Nova raporto de Unesko pri infanoj ekster lernejo montras, ke ni ne progresis dum la lasta jardeko. Ĉirkaŭ 258 milionoj infanoj kaj gejunuloj ne frekventis lernejojn en 2018. Tio estas preskaŭ sesono de la tutmonda loĝantaro de lernejaj jaroj (6 ĝis 17 jaraĝoj). Pli grave estas, ke 12 milionoj infanoj de la aĝo por elementa … Daŭrigi legi Infanoj ekster lernejo
Etikedo: Unesko
La unuan fojon Unesko uzos Esperanton en festivalo
La 19an de septembro 2020 (post unu jaro) Unesko okazigos festivalon por la paco en Tolosa (Hispanio). La laborlingvoj de tiu ĉi festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto. La festivalo konsistos grandparte el filmetoj de kiel eble plej da korusoj tra la mondo kantantaj por la paco en plej diversaj lingvoj, … Daŭrigi legi La unuan fojon Unesko uzos Esperanton en festivalo
Artefarita Intelekto por trovi rubon
Unesko premiis la organizaĵo Let’s Do It Foundation (Fondaĵo Ni Faru) por kreado de Artefarita Intelekto-ilo kiu identigas rubon per bildoj kaj videoj. La ilo nomiĝas WADE (mallongigo en la angla por rub-trovilo) kaj ricevis la Unesko-Japanan Premion pri Edukado por Daŭripova Evoluigo. La ilo helpas la movado World Cleanup (Monda Purigado), kiu estas tutmonda … Daŭrigi legi Artefarita Intelekto por trovi rubon
Unesko alvokas korusajn kantojn pri paco ankaŭ en Esperanto
Festivalo por la paco organizata de Unesko okazos en Tolosa (Hispanio) la 19an de septembro 2020 (do post unu jaro). La laborlingvoj de tiu ĉi festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto. Dum tiu ĉi festivalo, estos projekciitaj filmetoj de kiel eble plej da korusoj tra la mondo, kantantaj por la paco … Daŭrigi legi Unesko alvokas korusajn kantojn pri paco ankaŭ en Esperanto
Bona signalo el Unesko
Post du jara eldono de Unesko-Kuriero en Esperanto, Unesko principe kaj pozitive konsentis akcepti la proponon, ke UEA kunlabore kun Unesko eldonu Unesko-libron. Nun Unesko komencas pretigi kunlaboran kontrakton. Ili komencas pensi kielmaniere provlegi Esperantajn tradukaĵojn. La 7-an de majo Unesko mesaĝe petis sugeston de UEA. Bona signalo! Tio signifas ke Unesko sentas mankon de … Daŭrigi legi Bona signalo el Unesko
UEA 111-jara: Vivanta asocio por vivanta lingvo
(adaptita kaj koncizigita el parolado de D-ro Mark Fettes, la Prezidanto de UEA, en la 50-a Malferma Tago) Hodiaŭ, la 28-an de aprilo, UEA festas sian 111-an naskiĝtagon. Bela okazo por pripensi ĝian signifon por la Esperanto-movado. La fondinto de UEA Hector Hodler, nur 21-jara en 1908, volis trovi manierojn praktike uzi Esperanton por interproksimigi … Daŭrigi legi UEA 111-jara: Vivanta asocio por vivanta lingvo