Himno por UN

Unuiĝintaj Nacioj ne havas oficialan himnon, kvankam multaj muzikoj jam aperis, pri UN aŭ la ĉefaj temoj de la internacia organizaĵo, kiel la paco, la homaj rajtoj aŭ la espero por pli bonan estontecon. Fakte, eĉ la zamenhofa poemo La Espero (ĝi mem neoficiala himno de la esperanto-komunumo) povus esti himno de UN. Tamen, en … Daŭrigi legi Himno por UN

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020

[ Mesaĝo sendota al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ] La 24-a de oktobro, la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, markas la daton en 1945 kiam la Ĉarto de UN ekvalidis kaj UN formale ekestis. Sepdek kvin jarojn poste, ni retrorigardas … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020

Pri la Unuiĝintaj Nacioj kaj la 105-a Universala Kongreso

Pro tio - ke ne ĉiuj gelegantoj de la Esperanta Retradio abonas aŭ povas legi la revuon Esperanto; - ke gravas alvoko al la venonta Universala Kongreso de Esperanto (UK); - ke mi opinias bonega la enhavon kaj redaktadon de la suba teksto, mi reproduktas ĉi tie la artikolon skribitan de Humphrey Tonkin kaj publikigitan en … Daŭrigi legi Pri la Unuiĝintaj Nacioj kaj la 105-a Universala Kongreso

Ĉefo de UN: Junularo estas plej granda fonto de espero

Sondosiero– aŭskultu la tekston (kun subteno de Studio). Ĝenerala sekretario de UN António GUTERRES lunde [30 dec 19] faris paroladon por la Novjaro de 2020. Li diris, ke la tuta mondo eniros la novan jaron 2020 meze de necerteco kaj nestabileco, kaj ke la tutmonda junularo estas la plej granda fonto de la monda espero. … Daŭrigi legi Ĉefo de UN: Junularo estas plej granda fonto de espero

Alvoko de Ĝenerala Sekretario de UN Partopreni en la Plej Granda Tutmonda Konversacio

Sondosiero - aŭskultu la tekston (kun subteno de Studio). Fasonante nian estontecon kune. “Neniu lando, neniu komunumo povas per si mem solvi la komplikajn problemojn de nia mondo. Ni devas kuniĝi, ne nur por paroli sed ankaŭ por aŭskulti. Estas absolute esence, ke vi ĉiuj aliĝu al la konversacio. Ni bezonas viajn opiniojn, viajn strategiojn, … Daŭrigi legi Alvoko de Ĝenerala Sekretario de UN Partopreni en la Plej Granda Tutmonda Konversacio

Movada temo: UN 75-jariĝas: Esperanto bezonas Unuiĝintajn Naciojn, sed Unuiĝintaj Nacioj bezonas esperantistojn

Malgraŭ la disvastiĝo de potencegaj komunikaj iloj aŭ eble ankaŭ pro ili, la mondo restas ĉiam la sama, ĉar homoj restas samaj kun siaj virtoj kaj malvirtoj. Certe ekzistas la esperantistoj, kaj ilia toleremo kaj komprenemo por aliaj homoj kaj popoloj kaj ilia serĉo pri justeco, egaleco kaj paco. Sed samtempe ekzistas multaj aliaj homoj, … Daŭrigi legi Movada temo: UN 75-jariĝas: Esperanto bezonas Unuiĝintajn Naciojn, sed Unuiĝintaj Nacioj bezonas esperantistojn

UN komencos grandan kaj inkluzivan tutmondan konversacion pri monda estonteco por festi 75an datrevenon

Ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, anoncis ĵaŭde (24-an de oktobro), ke la venontjara memorfesto de la 75a datreveno de UN estos karakterizata per "granda kaj inkluziva tutmonda konversacio pri la rolo de tutmonda kunlaboro en konstruado de la estonteco, kiun ni deziras." Laŭ gazetara komunikaĵo, ekde januaro 2020, UN okazigos dialogojn ĉirkaŭ la mondo … Daŭrigi legi UN komencos grandan kaj inkluzivan tutmondan konversacion pri monda estonteco por festi 75an datrevenon

Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2019

Okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj 2019, la mondo frontas defiojn daŭre kreskantajn – ekde la klimata krizo ĝis la daŭra kaj eĉ intensiĝanta malpaco en multaj mondopartoj. Kaj Unuiĝintaj Nacioj mem estas minacata de financa krizo kaŭzita de la rezisto de multaj membraj ŝtatoj al ĝustatempa kaj plena pagado de siaj porcioj de … Daŭrigi legi Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2019