UEA kaj UN en 2019-2020 – multflanka kunlaboro

La oficejo de UEA en Novjorko troviĝas vidalvide de la ĉefa sidejo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), ĉe la adreso 777 United Nations Plaza. De multaj jaroj, do, tiu cifero havas apartan signifon, kiel simbolo de la longadaŭra kunlaboro inter la ĉefa monda asocio de esperantistoj kaj la ĉefa monda organizo de la ŝtatoj. Tial, en … Daŭrigi legi UEA kaj UN en 2019-2020 – multflanka kunlaboro

MESAĜO DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO OKAZE DE LA TAGO DE UNUIĜINTAJ NACIOJ, 24 OKTOBRO 2018

Okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, Universala Esperanto-Asocio gratulas Unuiĝintajn Naciojn en ties 73-a jaro kaj alvokas al parolantoj de Esperanto subteni la laboron de la familio de Unuiĝintaj Nacioj. Universala Esperanto-Asocio, fondita en 1908, restrukturiĝis en la jaroj tuj post la Dua Mondmilito kaj la malvenko de la fortoj de faŝismo kaj genocido. … Daŭrigi legi MESAĜO DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO OKAZE DE LA TAGO DE UNUIĜINTAJ NACIOJ, 24 OKTOBRO 2018

Ĉefo de UN renkontiĝis kun speciala sendito de Ĉinio pri klimatŝanĝiĝo

Merkrede [15 nov 2017] en la germana urbo Bonno, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj António Guterres renkontiĝis kun Xie Zhenhua, estro de la ĉina degelacio por la 23a Konferenco de Partioj Aliĝintaj al la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo kaj speciala sendito de Ĉinio pri aferoj de klimatŝanĝiĝo. Ili interŝanĝis opiniojn pri … Daŭrigi legi Ĉefo de UN renkontiĝis kun speciala sendito de Ĉinio pri klimatŝanĝiĝo

Vortoj de Miroslav Lajčák

Miroslav Lajčák, Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, finis la 72an ĝeneralan debaton [25 sep 17] atentigante pri la graveco de preventado de konfliktoj antaŭ ĝiaj eksplodoj, la subten-neceso de packonservado, daŭripova evoluigo kaj observado de homaj rajtoj kaj seksa egaleco.   Parolante al 196 statestroj, registraroj kaj delegacioj, Lajčák rememorigis ke ili … Daŭrigi legi Vortoj de Miroslav Lajčák

UN decidis establi oficejon pri batalo kontraŭ terorismo

La Ĝenerala Asembleo de la UN ĵaŭde [15 jun 2017] aprobis rezolucion pri decidorekonstrui la kadron de la UN pri batalo kontraŭ terorismo, establi apartan oficejon por kunordigi ĉi-rilatajn klopodojn de la sistemo de la UN, kaj fortigi subtenon al la membroj por altigo de kontraŭterorisma kapablo.   Peter Thomsen, prezidanto de la 71a Ĝenerala … Daŭrigi legi UN decidis establi oficejon pri batalo kontraŭ terorismo

Ban Ki-moon proponita kiel nova prezidanto de etika komisiono de IOK

Eksa ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon [반기문 潘基文 pan.ɡi.mun] estis proponita kiel nova prezidanto de la etika komisiono de la Internacia Olimpika Komitato. La Internacia Olimpika Komitato voĉdonos pri la propono en sia 130a plena sesio en la perua ĉefurbo Limo septembre.   Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach diris, … Daŭrigi legi Ban Ki-moon proponita kiel nova prezidanto de etika komisiono de IOK

UN-reformado evoluas plu

La 5an de majo Stéphane Dujarric, proparolisto de la ĝenerala sekretario de Unuiĝinaj Nacioj, diris, ke la ĝenerala sekretario António Guterres jam sendis al la membroj de UN la leteron pri la evoluado de UN-reformado kaj rimarkigis, ke UN daŭrigos sian reformadon pri disvolva sistemo, pacprotektado kaj aliaj.   Dujarric informis, ke ĉiuj ŝtatoj jam … Daŭrigi legi UN-reformado evoluas plu

António Guterres enoficiĝos kiel sekva UN Ĝenerala Sekretario

Eksa ĉefministro de Portugalio António Guterres enoficiĝos hodiaŭ, 12an decembro, kiel la sekva UN Ĝenerala Sekretario, sukcedante Ban Ki-moon kiu forlasos la oficon ĉe la fino de la monato. Sro Guterres, 67, estis ĉefministro de Portugalio de 1995 ĝis 2002, kaj la UN Alta Komisaro pri Rifuĝintoj de junio 2005 ĝis decembro 2015. Li iĝos … Daŭrigi legi António Guterres enoficiĝos kiel sekva UN Ĝenerala Sekretario