Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2024

Read also in English

Kulturaj valoroj gravas por socia interkonsento, edukado kaj bonfarto. Per tiaj valoroj ni donas koheron al la vivo kaj spertas la mondon. Kunlabore kun Unesko, en la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, ni rimarkigas pri la riĉeco de kulturoj ĉirkaŭ la mondo kaj la esenca rolo de interkultura dialogo por atingi pacon kaj daŭripovan evoluigon.

Tiu dialogo kaj tiu kompreniĝo devas esti gvidataj de homaj rajtoj kaj konscio pri la esenca valoro de ĉiu homo. Rekonado de la aliulo, alproksimiĝo, malfermiteco kaj toleremo estas la vojoj por kune konstrui pli bonan mondon por ĉiuj kaj postlasi neniun. Tiel ni festas tiun tagon kiu memorigas nin pri nia egaleco, nia kultura diverseco, kaj pri la kulturaj valoroj kiujn ni povas alporti al la esenca tasko de plibonigo de la sorto de la homaro kaj la konservado de la planedo.

Lingvoj okupas gravan kaj specialan lokon, kiam oni parolas pri kultura diverseco kaj dialogo. Lingvoj estas, samtempe, kulturaj esprimiloj kaj portantoj de kulturoj. Pro tio, la Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco asertas, ke “ĉiuj personoj havas la rajton esprimi sin kaj krei kaj disvastigi siajn verkojn en la lingvo, kiun ili mem elektas, precipe en sia propra gepatra lingvo”.

Por ke tio realiĝu, necesas sekurigi la lingvan diversecon kaj heredaĵon de la homaro, per subteno, antaŭenigo kaj disvastigo de ĉiuj lingvoj de la mondo. Krom tio, oni devas kuraĝigi lingvan diversecon per antaŭenigo de kiel eble plej vasta lernado de lingvoj, en ĉiuj edukaj niveloj, ekde la frua infaneco.

Multlingvismo estas fundamenta valoro, kiu implicas dialogon kaj toleremon inter malsamaj homoj, kulturoj, komunumoj kaj landoj. En tiu spirito, ni uzas kaj disvastigas Esperanton, por krei vojojn al interkompreniĝo, kunlaboro kaj unuiĝo en nia homeco. Kaj en tiu sama spirito ni invitas partoprenon en la 109ª Universala Kongreso de Esperanto en Aruŝo, Tanzanio, de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024, sub la temo Homo, Lingvo, kaj Medio por pli bona mondo.

Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 1167 (2024-05-20)

Esperanto por UN

Unu penso pri “Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2024

Komenti