Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, la 21-an de majo 2022. Kulturo ĉirkaŭvolvas nin kaj estas parto de nia identeco. Ĝi influas kion ni pensas pri ni mem kaj pri aliaj. Kuturo helpas nin kompreni la mondon kaj decidi kiel agi. Verdire, lingvoj kaj kulturoj … Daŭrigi legi Lingvoj – portantoj de kulturoj
Ĉu ni timu NEŬROSCIENCON?
La unua numero de Unesko-Kuriero por la jaro 2022 estas disponebla en Esperanto. Sur la kampo de neŭrosciencoj, la realo jam preterpasas la fikcion. Kiu povintus imagi ke iam eblos enigi falsajn memorerojn en la cerbon de besto, aŭ senparole dikti tekston al komputilo, per nur mensa agado? Tio jam estas realaĵo, kaj tio estas nur la … Daŭrigi legi Ĉu ni timu NEŬROSCIENCON?
Unesko kaj Multlingvismo: Dialoga Forumo
La Komitato pri Lingvo kaj Lingvoj okazigos diskutforumon la 18an de majo 2022. La evento estos en la angla lingvo, kaj vi povas aliĝi ĝis la 16a de majo per ĉi tiu ligilo. Dum pli ol 70 jaroj, Unesko estas gvida voĉo pri multlingvismo. Nuntempe ĝi organizas multajn iniciatojn por antaŭenigi lingvan diversecon. En ĉi … Daŭrigi legi Unesko kaj Multlingvismo: Dialoga Forumo
PACO EN LA HOMA FAMILIO
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15-a de majo 2022 La Tago de Familioj konsciigas nin pri familioj kaj iliaj bezonoj. Tiu konscio, kaj politikoj por familioj specife, gravas por atingi plurajn celojn de la Tagordo 2030. Familioj estas baza unuo de socio kaj de solidara reto. Inter familioj … Daŭrigi legi PACO EN LA HOMA FAMILIO
Multlingvismo kaj KOVIM-19: Lernitaj Lecionoj kaj Rigardo Antaŭen
La Simpozio de la Studgrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj okazos virtuale en la 3a kaj 4a de Majo 2022. La evento estos en la angla lingvo, kaj vi povas aliĝi ĝis la 30-a de aprilo per ĉi tiu ligilo. La pandemio de KOVIM-19 forte efikis sur la homaro. Krom la rektaj efikoj de infektado, okazis multaj nerektaj efikoj sur … Daŭrigi legi Multlingvismo kaj KOVIM-19: Lernitaj Lecionoj kaj Rigardo Antaŭen
La Apo “7000 Lingvoj” por Endanĝerigitaj Lingvoj
Ekzistas ĉirkaŭ 7000 lingvoj en la mondo, kaj preskaŭ duono el ili estas minacataj de malapero. Por la komunumoj, kiuj deziras plu instrui, lerni kaj uzi siajn lingvojn, la perdo estas ruiniga. Endanĝerigo de lingvoj signifas ofte ankaŭ la perdon de historio, ligiteco kaj identeco por la komunumoj, kiuj uzas ilin, same kiel por la … Daŭrigi legi La Apo “7000 Lingvoj” por Endanĝerigitaj Lingvoj
Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj
La temo de la venonta 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado estos "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj". La Kongreso okazos de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022. La Dua Bulteno de la Kongreso presentas la temon: Lingvo, vivo, tero: La Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj Indiĝenaj lingvoj – kiuj enkorpigas … Daŭrigi legi Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022
Okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022, Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj donas sian subtenon al la ĉi-jara temo de la Tago: “Genra Egaleco Hodiaŭ por Morgaŭa Daŭripovo.” Genra egaleco esencas por paca mondo, en kiu ĉiu persono povu labori kune por daŭripova estonteco en spirito de solidareco. Sed ĉi-jare nia solidareco … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022
Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
Mesaĝo de UEA al UN kaj Unesko okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2022. En la Tago de la Gepatra Lingvo, Universala Esperanto-Asocio festas la kulturan kaj lingvan diversecon de la mondo. Tiu diverseco estas riĉaĵo kiun ni devas protekti kaj antaŭenigi. Respekto al lingva diverseco estas vojo al plena observo … Daŭrigi legi Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
Atingi Tutmondan Civitanecon
Dum la 6-a kaj 7-a de decembro, 2021, okazis la 12-a Internacia Forumo de NROj en Oficiala Rilato kun Unesko. Ĝin organizis la Komitato pri Rilatoj inter NROj kaj Unesko (angle NGO-UNESCO Liaison Commitee), kiu grupigas NROjn en oficialaj rilatoj kun Unesko. Inter ili estas UEA kun konsulta statuso. Sub la temo Atingi Tutmondan Civitanecon, … Daŭrigi legi Atingi Tutmondan Civitanecon
Rakontoj de Migradoj
La kvara numero de Unesko-Kuriero por la jaro 2021 estas disponebla en Esperanto. Familioj elhejmigitaj de milito, improvizitaj tendaroj en la ĉirkaŭaĵo de urboj, postvivantoj de danĝeraj martransiroj – amaskomunikiloj kutimis bagateligi bildojn de migrantoj, kiuj tro ofte reduktiĝas al arketipo de nuntempa malfeliĉo. Ĉi tiuj novaĵoj reflektas tre realajn situaciojn, kiel tiuj, kiujn nuntempe spertas civiluloj … Daŭrigi legi Rakontoj de Migradoj
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro, 27 januaro 2022
Ĉiujare, la 27-an de januaro, Unuiĝintaj Nacioj observas la Tagon de Holokaŭsta Memoro. Tiutage oni funebras la milionojn da homoj kiuj perdis siajn vivojn, kaj oni honoras tiujn kuraĝajn individuojn, kiuj helpis savi la vivojn de aliaj kiuj alikaze pereus. Universala Esperanto-Asocio aparte funebras la milojn da parolantoj de Esperanto kiuj mortis – inkluzive la … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro, 27 januaro 2022
Deklaro de la Afrika Komisiono de UEA okaze de la Monda Tago de la Afrika kaj Afrikdevena Kulturo, 24 januaro 2022
Okaze de la Monda Tago de la Afrika kaj Afrikdevena Kulturo, la 24-an de januaro 2022, la afrikaj esperantistoj pere de la Afrika Komisiono de Universala Esperanto-Asocio (UEA) deklaras sian senrezervan subtenon al ĉi tiu tago starigita de Unesko en 2019 kaj al ĝiaj celoj, kiuj estas gravaj kaj por Afriko mem kaj por la … Daŭrigi legi Deklaro de la Afrika Komisiono de UEA okaze de la Monda Tago de la Afrika kaj Afrikdevena Kulturo, 24 januaro 2022
Mesaĝo de UEA, ILEI kaj TEJO al Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2022
“Edukado estas la vojo el malriĉo kaj la fundamento por pli bona estonteco” – tiel diras unu el la multaj organizoj, kiuj festos la Internacian Tagon de Edukado la 24-an de januaro. La nuna estas la kvara jaro en kiu Edukada Tago estas observata de Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj. Malgraŭ la salutindaj klopodoj de Unesko … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA, ILEI kaj TEJO al Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2022
Nova multflankismo
Je la 3-a de novembro 2021, la Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres ricevis honoran doktorecon de Universitato Kembriĝo. En sia parolado, li atentigis pri la nuntempaj defioj de la mondo. Laŭ Guterres, "ni frontas krizon en la valoroj sur kiujn Unuiĝintaj Nacioj estis fondita antaŭ 76 jaroj: konfido, solidaro, vero". La konsekvenco estas kresko … Daŭrigi legi Nova multflankismo
Homa Solidareco
Solidareco estas kerna valoro por realigo de homaj rajtoj, evoluigo kaj paco. En tiu senco, solidareco ne limiĝas je asistado, helpo aŭ bonfaro. Ĝi devas esti principo de internaciaj ekonomiaj rilatoj, paca kunekzistado, egala kunlaboro kaj justa divido de profitoj kaj ŝarĝoj. La ideo pri solidareco enestas en la propra koncepto de Unuiĝintaj Nacioj. La … Daŭrigi legi Homa Solidareco
Mesaĝo de UEA okaze de la Zamenhofa Tago, 15 decembro 2021: interkompreniĝo kaj konfido
Ĉiun 15-an de decembro ni festas la naskiĝtagon de L. L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto. Ni festas ne nur lian rolon en la ekapero de tiu internacia lingvo, sed precipe liajn homamajn principojn. Per liaj streboj, krom la plej disvastiĝinta internacia planlingvo, Esperanto estas ankaŭ klopodo por kompreniĝo inter homoj el diversaj kulturoj. La … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Zamenhofa Tago, 15 decembro 2021: interkompreniĝo kaj konfido
Tago de Homaj Rajtoj
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Tago de Homaj Rajtoj, 10 decembro 2021 Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2021. Homrajta Tago festas la akcepton de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj fare de Unuiĝintaj Nacioj la 10-an de decembro 1948. Kiam Hector Hodler fondis Universalan Esperanto-Asocion en … Daŭrigi legi Tago de Homaj Rajtoj
Kunlaboro por la estonteco
UEA reelektiĝis al la estraro de CoNGO por plia trijara periodo. La membroj de la nova estraro estis anoncitaj dum la tria tago de la 27-a Ĝenerala Asembleo de CoNGO (Konferenco de Neregistaraj Organizoj en Konsultaj Rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj), kiu okazis de la 29-a de novembro ĝis la 1-a de decembro. S-ro Liberato C. … Daŭrigi legi Kunlaboro por la estonteco
Pli larĝa multflankismo
La 30a de novembro estis la dua tago de la 27-a Ĝenerala Asembleo de CoNGO (Konferenco de Neregistaraj Organizoj en Konsultaj Rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj), kiu okazas de la 29-a de novembro ĝis la 1-a de decembro. En la dua tago, la Asembleo ricevis mesaĝon de la Ĝenerala Direktoro de la UN-Oficejo de Ĝenevo Tatiana … Daŭrigi legi Pli larĝa multflankismo
La rolo de civila socio
La 27-a Ĝenerala Asembleo de CoNGO okazas de la 29-a de novembro ĝis la 1-a de decembro. CoNGO estas la Konferenco de Neregistaraj Organizoj en Konsultaj Rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi estas sendependa kaj internacia asocio fondita en 1948, kiu antaŭenigas multflankismon, kuraĝigas NROjn kunlabori kun UN kaj subtenas ĉirkaŭ 40 Komitatoj de NROj pri … Daŭrigi legi La rolo de civila socio
Konstrui la estontecon NUN
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Monda Tago de Infanoj 2021 La Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Infanoj (UNICEF) estis kreita jam en 1946, do frue en la historio de UN. Ĉi-jare ĝi fariĝas 75-jara. Ĝia vibra kaj trafa intervenado por protekti infanojn tra la mondo memorigas al ni kiom gravas la protektado de … Daŭrigi legi Konstrui la estontecon NUN
Internacia Tago por Toleremo 2021
Universala Esperanto-Asocio, okaze de la Internacia Tago por Toleremo, la 16-an de novembro 2021, memorigas pri la celo de Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO antaŭenigi interkompreniĝon inter kulturoj kaj popoloj. Tiu celo estas en la kerno de la Ĉarto de UN kaj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, ĉar toleremo estas bazo por paco, plena … Daŭrigi legi Internacia Tago por Toleremo 2021
Tago de Unuiĝintaj Nacioj 2021
La 24-an de oktobro 2021, ni festas 76 jarojn de Unuiĝintaj Nacioj, la plej ampleksa internacia organizo, la plej ambicia elpaŝo por internacia diplomatio, kaj nuntempe la plej grava institucio por trovi kaj antaŭenigi tutmondajn solvojn por tutmondaj problemoj. La nuntempaj defioj, ekde klimatŝanĝiĝo ĝis genra malegaleco, ekde malpaco ĝis malsato, ekde deviga migrado ĝis … Daŭrigi legi Tago de Unuiĝintaj Nacioj 2021
TEJO en Speciala Konsulta Rilato kun UN
La Komitato pri Ne-Registaraj Organizoj (NRO) en sia Regulara Kunveno de 2021, laŭ kunsidoj okazintaj inter la 17-a kaj 27-a de majo kaj en la 7-a de junio 2021, decidis rekomendi al la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de Unuiĝintaj Nacioj Specialan Konsultan Statuson por Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA. La rekomendo … Daŭrigi legi TEJO en Speciala Konsulta Rilato kun UN
Restarigo de viv-diverseco: revivigi vivon
La tria numero de Unesko-Kuriero por la jaro 2021 estas disponebla en Esperanto. Jaron post jaro, la sciencaj studoj ŝajnas kondamnitaj verki la kronikon pri la sesa amasa estingiĝo: malfortiĝo de la vivantaro, malapero de specioj, troa ekspluatado de materialaj fontoj, difektiĝo de naturaj medioj. La ekosistemoj, kiuj liveras servojn nepre necesajn por nia ekzistado, … Daŭrigi legi Restarigo de viv-diverseco: revivigi vivon
Ĉu nova turismo aŭ neniu turismo?
La 27-an de septembro, Unuiĝintaj Nacioj festis la Mondan Turisman Tagon. Sed ĉu ni vere havas ion por festi? Turismo estas ligita al poluado, ne nur pro la flugoj sed ankaŭ por ĉio kio la turistoj forlasas. Turismo ankaŭ negative influas konservadon de mondaj heredaĵoj, kaj kulturaj kaj naturaj. Malgraŭ tio, ĝi estas ekonomia branĉo … Daŭrigi legi Ĉu nova turismo aŭ neniu turismo?
Internacia Tago de Neperforto 2021
La 2-a de oktobro, la Internacia Tago de Neperforto, estis tiel deklarita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en la jaro 2007. Temis pri la naskiĝtago en 1869 de la granda praktikanto de neperforta protestado, Mahatmo Gandhi. Depost tiam, UN ĉiujare memoras la grandegan influon de la neperforta movado en la progresigo de la … Daŭrigi legi Internacia Tago de Neperforto 2021
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de Internacia Tradukada Tago 2021
La 30-a de septembro estas la Internacia Tago de Tradukado, kiam Unuiĝintaj Nacioj honoras tradukistojn kaj interpretistojn tra la mondo, esprimante subtenon al ilia grava sed ofte nevidebla, aŭ eĉ mistraktata, laboro de transpontado de la lingvoj de la mondo. Lingvoj gravas ĉar homoj bezonas kompreni kaj esti komprenataj. Ili gravas por ke neniu restu … Daŭrigi legi Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de Internacia Tradukada Tago 2021
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, 9 aŭgusto 2021
[ Mesaĝo sendita al UN-EKOSOK. ] Okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, la 9-an de aŭgusto 2021, Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn, la Altan Komisionon de UN por Homaj Rajtoj, Uneskon kaj ĉiujn indiĝenajn popolojn tra la tuta mondo. La Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, 9 aŭgusto 2021
Esperanto-tago kaj la Internacia Tago de Amikeco 2021
Mesaĝo publikigita en la Informilo de Esperanto por UN, kaj sendita al Unuiĝintaj Nacioj. La semajno de 25-30 julio estas aparte grava al la esperantista komunumo. 26 julio 2021, estas la 134a datreveno de aperigo de la Internacia Lingvo Esperanto kaj estas festata en la Esperanto-movado kiel la Esperanto-Tago. La iniciatinto de la lingvo, d-ro … Daŭrigi legi Esperanto-tago kaj la Internacia Tago de Amikeco 2021
Esperanto kiel vojo al kunlaboro
Antaŭ 134 jaroj, L. L. Zamenhof publikigis la Unuan Libron, tiu estis la unua publikaĵo en Esperanto. Zamenhof esperis, ke la tiam nomata Internacia Lingvo "... povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj". Fakte, la parolantoj de la lingvo renomis ĝin Esperanto, kaj dum pli ol jarcento interkomunikiĝas, interkompreniĝas kaj interkunlaboras por pli bona … Daŭrigi legi Esperanto kiel vojo al kunlaboro
Aliĝilo kaj temo de la 107-a UK (Montrealo): “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”
Malfermiĝis la aliĝilo de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Montrealo, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022. Frue aliĝu por ĝui la plej bonajn aliĝkotizojn: uea.org/kongresoj. La kongresa temo estas: “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”. La temon proponis la Loka Kongresa Komitato (LKK) de Montrealo kunlabore kun … Daŭrigi legi Aliĝilo kaj temo de la 107-a UK (Montrealo): “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”
La 2-a Virtuala Kongreso malfermiĝis kun bunta programo kaj salutletero de Unesko
La 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) oficiale malfermiĝis la 17-an de julio. La virtuala kongresejo tamen jam estis alirebla ekde la 16-a de julio: vk.retevent.com (por eniri la virtualan kongresejon necesas esti aliĝinto de la 2-a VK kaj aliĝi eblas per vk.esperanto.net; novaj aliĝintoj aŭtomate ricevos pasvorton per sia registrita retadreso). La filmoj Varsovio cent jarojn poste (1987) kaj La … Daŭrigi legi La 2-a Virtuala Kongreso malfermiĝis kun bunta programo kaj salutletero de Unesko
La 20-aj: Ĉu vere la plej bonaj aĝoj?
La dua numero de Unesko-Kuriero por la jaro 2021 estas disponebla en Esperanto. Juneco povas esti ekscita kaj amuza, sed ĝi ĉiam estas malfacila: fini viajn studojn, trovi laboron, trovi loĝejon – resume, fari la unuajn paŝojn de via cetera vivo. Se ĝi ne estis facila antaŭ la pandemio de KOVIM19, ĝi estas des pli … Daŭrigi legi La 20-aj: Ĉu vere la plej bonaj aĝoj?
Monda Tago de Rifuĝintoj 2021
Universala Esperanto-Asocio (UEA) salutas Unuiĝintajn Naciojn, la Altan Komisionon de UN por Rifuĝintoj kaj speciale ĉiujn rifuĝintojn okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, la 20-an de junio 2021. La tago honoras la forton kaj kuraĝon de rifuĝintoj kaj tiujn kiuj helpas ilin kaj celas publikan konscion kaj subtenon al tiuj homoj, kiuj devis fuĝi … Daŭrigi legi Monda Tago de Rifuĝintoj 2021
Malegaleco venkas denove
En januaro 2021, la Ĝenerala Direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanon Ghebreyesus diris, ke "... la mondo survojas al morala katastrofa fiasko — kaj ĉi tiu fiasko kostos la vivojn kaj vivrimedojn de la plej malriĉaj landoj de la mondo”. Poste en majo li denove atentigis, ke "... la nuntempa vakcina krizo … Daŭrigi legi Malegaleco venkas denove
Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo
Universala Esperanto-Asocio (UEA) salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, la 21-an de majo 2021. La pandemio de KOVIM-19 forte kaj negative efikis sur la kulturan sektoron: aranĝoj nuligitaj, kulturaj organizoj fermitaj, komunumaj kulturaj praktikoj malebligitaj kaj aliaj defioj trafis la loĝantarojn per sociaj, ekonomiaj … Daŭrigi legi Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2021: Familioj kaj novaj teknologioj
Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15-an de majo, 2021. La pandemio de KOVIM-19 metis familiojn kaj familiajn strukturojn en centran lokon dum periodo kiam en multaj landoj persona fizika kontakto estas malhelpata, la klerigado de infanoj estas interrompita, laborkondiĉoj estas renversitaj kaj tro multaj familioj suferas pro malsaniĝo … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2021: Familioj kaj novaj teknologioj
Senŝtataneco kaj homaj rajtoj
Kio estas senŝtataneco? Nuntempe, milionoj da homoj tra la mondo estas senŝtatuloj. Ili ne estas agnoskitaj kiel nacianoj de iu ŝtato aŭ leĝo. Senŝtataneco estas kelkfoje rigardata kiel nevidebla problemo, ĉar senŝtatuloj ofte restas nevideblaj kaj neaŭdeblaj. Ofte, ili ne rajtas eniri lernejojn, utiligi sanservojn, registrigi sin en laborposteno, havi konton en banko, aĉeti domon … Daŭrigi legi Senŝtataneco kaj homaj rajtoj
Unesko ĝojas pro 5 686 respondoj al enketo en Esperanto: la enketo daŭros ankoraŭ du monatojn
La 3-an de majo, demandite de la 2-a Vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao, la respondeculo ĉe Unesko pri la enketo “Futuroj de Edukado”, S-ino S. Magalage, respondis jene, kopie al la komisiito de UEA pri Konsciigo, Renato Corsetti, mem la iniciatinto kaj tradukinto de la enketo en Esperanton: Kara Trezoro Huang Yinbao,Dankon pro via … Daŭrigi legi Unesko ĝojas pro 5 686 respondoj al enketo en Esperanto: la enketo daŭros ankoraŭ du monatojn
Unuiĝintaj Nacioj kaj Vikipedio por la rajto al sana medio
Vikipedio kaj la Alta Komisiono de UN por Homaj Rajtoj (OHCHR) kunlaboras en konstanta kampanjo pri homaj rajtoj. Temas pri kunlabora devigo por ke pli da homoj aliru homajn rajtojn. La ĉefa celo de la kampanjo estas plivastigi la enhavon de Vikipedio pri tiu temo, ĉar publikaj scioj gravas. Por 2021, la temo de la … Daŭrigi legi Unuiĝintaj Nacioj kaj Vikipedio por la rajto al sana medio
Oceano: Estas tempo por turni la tajdon
La unua numero de Unesko-Kuriero por la jaro 2021 estas disponebla en Esperanto. Malpli ol 22 % de la oceano estas ĝis nun esplorita. Tio estas malmulta, sed sufiĉa por scii, ke ĝi estas minacata de pli-varmiĝo, pli-acidiĝo, kaj poluado. La blankiĝo de koraloj estas unu ekzemplo inter aliaj, de la malbonfartiĝo de la maraj … Daŭrigi legi Oceano: Estas tempo por turni la tajdon
Unesko unuafoje faras enketon per Esperanto – UEA alvokas ĉiujn esperantistojn partopreni
La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan respekton al justeco, al la regado de leĝo kaj al homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende … Daŭrigi legi Unesko unuafoje faras enketon per Esperanto – UEA alvokas ĉiujn esperantistojn partopreni
Oftaj demandoj pri homaj rajtoj kaj klimatŝanĝiĝo
Klimatŝanĝiĝo estas la plej granda danĝero por la homaro kaj por la supervivo de nia mondo. Do, kion oni povas fari? Kion la registaroj devas fari? Kaj la privata sektoro? Por helpi respondi tiujn demandojn kaj subteni pli bonajn politikojn por la homoj kaj la mondo, la Alta Komisiono de UN por Homaj Rajtoj publikigis … Daŭrigi legi Oftaj demandoj pri homaj rajtoj kaj klimatŝanĝiĝo
Rasa diskriminacio kaj la Unesko-Kuriero
La 21-a de marto estas la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio. La revuo Unesko-Kuriero ĉiam traktis tiun temon kun serioza zorgemo. Kiel aperas ĉe la numero de januaro-marto 2018: "La agadoj de Unesko kontraŭ rasismo estis supraj en la tagordo ekde la komenco - Kuriero ĉiam provizis potencan platformon por debato kaj diskutado … Daŭrigi legi Rasa diskriminacio kaj la Unesko-Kuriero
Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio 2021 – Deklaro de TEJO
En 1979, la Ĝenerala Asembleo de UN, maltrankvila pri kresko de etna diskriminacio kaj rasismo, adoptis agadplanon por agi kontraŭ ĉia etna malamo kaj antaŭjuĝo. Temis interalie pri starigo de semajno por memori kaj subteni tiujn, kiuj luktas kun rasismo kaj etna diskriminacio. Movadoj kiel “Nigraj Vivoj Gravas” memorigas, ke estas ankoraŭ multo por fari, … Daŭrigi legi Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio 2021 – Deklaro de TEJO
Mezuri Interkulturan Dialogon
Interkultura dialogo gravas kiel ponto por ligi la tri kolonojn de UN: homajn rajtojn, pacon kaj evoluigon. Pro tio, la nova verko de Unesko kaj de la Instituto por Ekonomio kaj Paco proponas konceptan kaj teknikan kadron por mezuri interkulturan dialogon en landoj. Kiel aperas ĉe la Konstitucio de Unesko, "[...] nescio pri la moroj … Daŭrigi legi Mezuri Interkulturan Dialogon
50-Jariĝo de la Lukto Kontraŭ Ŝakrado de Kulturaĵoj
La kvara numero de Unesko-Kuriero por la jaro 2020 estas disponebla en Esperanto. Dum la printempo de 2020 la san-krizo kunligita kun la monda epidemio de KOVIM-19 portis la tutan mondon al halto. Sed la eksterleĝa ŝakrado pri kulturaj propraĵoj ne ĉesis. Male, ŝakrantoj pri kulturaj varoj profitis la avantaĝon de malpliigita sekureco ĉe arĥeologiaj … Daŭrigi legi 50-Jariĝo de la Lukto Kontraŭ Ŝakrado de Kulturaĵoj
Estontecoj de Edukado
La iniciato de Unesko, Futures of Education (Estontecoj de Edukado), pripensigas, kiel scioj kaj klerigado povas formi la estontecon de la homaro kaj la mondo. Temas pri vasta tutmonda diskuto, kaj oni povas, ĉu individue, ĉu per organizaĵo, partopreni per pluraj manieroj. Enketo pri defioj kaj celoj de edukado. Temas pri rapida enketo por helpi … Daŭrigi legi Estontecoj de Edukado