Interveno de UEA en la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN

La fakto ke UEA havas konsultajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj ebligas al ni partopreni en aranĝoj kiel neregistara organizo kaj atentigi pri gravaj aferoj. Nuntempe, nia ĉefa celo estas atentigi la internacian komunumon pri la faktoj ke lingvo gravas, lingva diskriminacio ekzistas kaj ni devas zorgi pri tiu.

En la 31-a de januaro 2024, Francis Hult, kiu kunlaboras en la grupo Esperanto por UN, havis okazon interveni en debato koncerne la prioritatojn de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN (EKOSOK), la ĉefa organo de UN kiu decidas pri la substanca programo de UN kaj ties agentejoj. Temis pri aparte grava interveno ne nur pro tio, sed ankaŭ pro la fakto, ke ĝi okazis en plena laborsesio de EKOSOK, kun altnivela diplomata partopreno. La parolado estis do aŭdata de Konstantaj Reprezentantoj (ambasadoroj) de la membraj ŝtatoj, kaj altaj funkciuloj de UN.

La sesio fokusiĝis je substanca diskutado de UN-prioritatoj, precipe engaĝiĝo kun la rezultoj de la Altnivela Politika Forumo de la jaro 2023 kaj kunordigo de la venonta Forumo en 2024. Temis pri unike bona okazo konsciigi la Konsilion pri lingvaj rajtoj en la kunteksto, ekzemple, de la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo. Ĝi ankaŭ antaŭenigis la tagordon de la Komitato de Neregistaraj Organizoj pri Lingvoj, kiun prezidas prof. Hult kune kun Humphrey Tonkin.

La enhavo de la interveno antaŭenigas la atentigadon de UEA pri lingvaj rajtoj – atentigadon ligitan lastatempe al la 75-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, al la kongresa temo de la Universala Kongreso de Esperanto en Torino 2023, kaj al la temo de la Nitobe-simpozio 2023 de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Sen tiu atento al lingvaj demandoj, kiu nuntempe severe mankas en la aferoj de UN, nia laboro por Esperanto estas vana.

Legu la intervenon en la suba ligilo.
https://esperantoporun.org/wp-content/uploads/2024/03/EKOSOK-5-a-Plenkunsido-2024-UEA-Interveno.pdf

Spektu la intervenon en la televido-kanalo de UN.
https://webtv.un.org/en/asset/k1w/k1wm2nojdl?kalturaStartTime=3627

Raportis Humphrey Tonkin

Francis M. Hult estas oficiala reprezentanto de UEA apud UN, kaj profesoro en la fako de edukado en la Universitato de Marilando, Baltimora Kantono (Usono).

Humphrey Tonkin estas ĉefa reprezentanto de UEA apud UN, eksa rektoro de la Universitato de Hartford, Usono, kaj eksa prezidanto de UEA.

Komenti