Homa Solidareco por Homaj Rajtoj

La 20a de decembro estas la Internacia Tago de Homa Solidareco. Solidareco estas valoro kiu reprezentas la celon konstrui pacajn kaj unuiĝajn komunumojn. Per solidareco ni agnoskas nian reciprokan dependecon kaj konsekvence nian interdependan respondecon. Pro tio, Unuiĝintaj Nacioj proponis solidarecon kiel fundamenta valoro en internaciaj rilatoj.

Se ni estas unu sola homaro kaj vivas en unu sama mondo, solidareco devas regi niajn decidojn kaj agojn. Tiu komuna respondeco devigas naciojn kaj popolojn helpi unu la aliajn solvi internaciajn defiojn, kaj atingi plenan evoluigon por ĉiuj kun plena observo de homaj rajtoj.

Tio eblas nur per konstanta interkompreniĝo, tiel ke ni havu unuiĝon en diverseco. Kultura kaj lingva diverseco estas senfina riĉaĵo, kaj fundamento de kompreniĝo kaj kunlaboro. Plenaj rajtoj al ĉiuj komunumoj kaj homoj partopreni en decidoj pri sia estonteco estas esencaj. Ĉiuj devas aŭskulti kaj esti aŭskultataj, en ĉiuj lingvoj.

Kiel fundamenta valoro, oni devas atentigi pri la graveco de solidareco per pluraj rimedoj kaj en ĉiuj niveloj, de internaciaj rilatoj al najbaraj kunlaboroj. Socia progreso kaj bonfarto por ĉiuj estu niaj komunaj celoj, kiel nacioj, popoloj kaj komunumoj.

Per uzo de Esperanto, ni antaŭenigu solidarecon inter homoj de malsamaj devenoj kaj kulturoj. Alproksimiĝo surbaze de egaleca dialogo estas la travivaĵo proponita de Esperanto. Reciproka estimo kaj kompreno estas nia espero.

Unu penso pri “Homa Solidareco por Homaj Rajtoj

Komenti