Unuiĝintaj Nacioj: historio kaj celoj

La rolo de la internacia ordo gravegas por la bono de nia planedo, kaj inter la internacia komunumo Unuiĝintaj Nacioj ludas kernan rolon. Ni memoras sube la prelegon de prof. Rafaela Urueña prezentita dum la kunsido pri Unuiĝintaj Nacioj kadre de la Virtuala Kongreso de Esperanto en novembro 2023.

PENSOJ OKAZE DE LA TAGO DE UNUIĜINTAJ NACIOJ

Rafaela Urueña, Emerita Profesoro pri Internacia Juro kaj Internaciaj Rilatoj, Universitato de Valladolid, Hispanio

La Tago de Unuiĝintaj Nacioj festas la datrevenon de la ekvalido, la 24-an de oktobro 1945, de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj (UN). Per la ratifo de ĉi tiu dokumento, la plej granda parto de ĝiaj subskribantoj, inkluzive la kvin konstantajn membrojn de la Sekureca Konsilio, la Ĉarto oficiale ekvalidiĝis.

Do, la 24-an de oktobro oni festas la UN-Tago, ĉar la 31-an de oktobro de 1947, la Ĝenerala Asembleo, per Rezolucio 168, deklaris ke tiu dato estas la datreveno de la valideco de la Ĉarto  kaj ke sekve oni oficiale deklaras tiun daton la UN-Tago. Krome, en 2020 la Ĝenerala Asembleo rekomendis al la membroŝtatoj festi tiun tagon kiel oficialan ŝtatan feston – kvankam ĝis nun  malmultaj landoj plenumis tiun proponon.

Por festi la UN-Tagon, kutime oni organizas koncertojn kaj aliajn eventojn ĉe Unuiĝintaj Nacioj, la Ĝenerala Sekretario markas la Tagon per speciala parolado – kaj espereble la mondo rekonas la gravecon de la internacia ordo por la bono de nia planedo.

Sed kion signifas la aliaj diversaj datrevenoj? Kompreneble, tio dependas de la kialo de iu fiksita festo. Temas ofte pri ĉiuaspektaj malkovroj, bataloj, historiaĵoj k.t.p. Plej ofte ĉiu evento havas antaŭaĵojn, kaj sekvojn – same ankaŭ UN mem.

Kiel porpaca internacia organizo, la antaŭulo de UN estis la Societo de Nacioj aŭ Ligo de Nacioj, kiu naskiĝis post la Unua Mondmilito per la Traktato de Versajlo de 28 junio 1919, kie oni subskribis la armisticon de la milito. Tiu nova organizo funkciis oficiale ekde 1920 ĝis 1946. Ni diras “oficiale”, ĉar fakte la Ligo de Nacioj ne kapablis plenumi sian celon: en la tridekaj jaroj komenciĝis militaj konfrontoj kaj interlandaj streĉitecoj ĝis militeksplodo en septembro 1939. De tiam ĝis 1945, ĉi tiu organizo estis nur spektanto el sia sidejo en Ĝenevo.

La akumuliĝo de gravaj retropaŝoj, kiel ekzemple la ne-aliĝo de Usono al la Ligo, la forpelo de Sovetunio kaj Turkio, kaj la retiriĝo de Japanio, Italio kaj eĉ Germanio en 1933 (ĝuste kiam Hitlero atingis la regadon) fine kaŭzis la kolapson de la Ligo de Nacioj.

Finiĝis la Dua Mondmilito en 1945, post teruraj konsekvencoj. La ŝtatoj sentis la bezonon krei alian organizon multe pli fortan kaj efikan ol estis la Ligo de Nacioj. Post pluraj gravaj kunsidoj, en aprilo 1945 (unu monaton antaŭ la fino de la mondmilito en Eŭropo), reprezentantoj de 50 ŝtatoj kunsidis en Sanfrancisko (Usono) kaj ellaboris Ĉarton enhavantan 111 artikolojn. Monatojn poste, la 24-an de oktobro, ekvalidis la teksto, post la ratifo fare de granda parto de la partoprenantaj landoj.

La celoj de UN, laŭ la unua artikolo de la Ĉarto, estas konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon… evoluigi inter la nacioj amikajn rilatojn… realigi internacian kunlaboradon… [kaj] esti centro por harmoniigi la klopodojn de la nacioj por atingi tiujn komunajn celojn.

Per sia laboro en la internacia komunumo, UN ludas kernan rolon por mildigi konfliktojn kaj internaciajn problemojn, ekzemple:

  • per siaj porpacaj operacioj, ĝi sendas blukaskulojn por repacigi internajn militojn;
  • ĝi rolas kiel sidejo de internaciaj konferencoj kaj kadro de multnombraj kaj multflankaj traktatoj;
  • ĝi protektas rifuĝintojn;
  • ĝi zorgas pri la natura medio;
  • ĝi stimulas edukadon por ĉiuj;
  • ĝi laboras por forigi malriĉon kaj malsaton;
  • ĝi protektas la marfundojn kaj la eksteran spacon per traktatoj;
  • ĝi prizorgas la tutmondan evoluon kaj internacian leĝaron koncerne homajn rajtojn.

Por plenumi tiujn multflankajn agadojn, ne nur funkcias la organoj de UN  (Asembleo, Sekureca Konsilio, Sekretariato, Ekonomia kaj Socia Konsilio, Internacia Kortumo), sed ĉefe la Fakaj Institucioj de UN, kiuj, per interregistaraj interkonsentoj, plenumas siajn specifajn celojn. Temas pri institucioj, kelkaj pli konataj ol aliaj, kiel ekzemple: la Internacia Mona Fonduso; Organizaĵo de UN pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO); Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo (UNESKO); Internacia Labora Organizaĵo; Internacia Martrafika Organizaĵo; Tutmonda Meteologia Organizaĵo; Monda Organizaĵo pri Sano; Universala Poŝta Unio; Monda Turisma Organizaĵo, ktp. Tiuj specialaj fakaj agentejoj havas proprajn sidejojn aparte de la sidejo de UN, en diversaj urboj kaj landoj, kun siaj propraj membroŝtatoj, kaj, kompreneble, kun siaj propraj celoj.

Krome, okaze de la UN-Tago, indas konsideri ankaŭ la estontecon de Unuiĝintaj Nacioj. Krom fiksitaj specifaj jardekoj, ni notu programojn direktitajn al la estonteco, kiel ekzemple la Jarmilajn Evoluigajn Celojn, kiuj estis aprobitaj en septembro 2000 fare de 192 membroŝtatoj de UN, kiuj konsentis plenumi ilin antaŭ la jaro 2015.

Tiu programo intertempe jam pasis, kun almenaŭ parta plenumo. Ankoraŭ pli avangarda estis la aprobo fare de la Ĝenerala Asembleo de UN, la 8-an de septembro 2015, de la Celoj por Daŭripova Evoluigo, validaj ĝis 2030.  Tiu tiel nomata Agendo 2030 estas ambicia programo kies 17 Celoj kaj subceloj formas la bazon de la evoluiga strategio de UN por:

  1. forigi malriĉon ĉie, en ĉiuj ĝiaj formoj;
  2. forigi malsaton, atingi manĝo-sekurecon kaj pli bonan nutradon, kaj antaŭenigi daŭripovan agrikulturon;
  3. garantii sanajn vivojn kaj kreskigi bonfarton por ĉiuj homoj en ĉiuj aĝoj;
  4. garantii inkluzivan kaj egalecan bonkvalitan edukadon, kaj plivastigi por ĉiuj la ŝancojn por tutviva lernado;
  5. atingi egalecon inter la seksoj kaj plivastigi la decidopovon de ĉiuj virinoj kaj junulinoj;
  6. garantii al ĉiuj homoj haveblon kaj daŭripovan mastrumadon de akvo kaj sanitaraj sistemoj;
  7. garantii al ĉiuj homoj alireblon al pagebla, fidinda, daŭripova kaj moderna energio;
  8. antaŭenigi daŭran, inkluzivan kaj daŭripovan ekonomian kreskon, plenan kaj produktivan dungitecon kaj bonkondiĉan laboron por ĉiuj homoj;
  9. konstrui elteneman infrastrukturon, akceli inkluzivan kaj daŭripovan industriigon kaj kultivi inventemon;
  10. redukti malegalecon ene de landoj kaj inter landoj;
  11. igi urbojn kaj homajn loĝejarojn inkluzivaj, sekuraj, eltenemaj kaj daŭripovaj;
  12. garantii daŭripovajn formojn de konsumado kaj produktado;
  13. urĝe agi por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon kaj ties efikojn;
  14. konservi kaj daŭripove utiligi la oceanojn, marojn kaj marajn resursojn cele al daŭripova evoluigo;
  15. protekti, restarigi kaj disvastigi daŭripovan uzadon de teraj ekosistemoj, daŭripove mastrumi arbarojn, kontraŭbatali dezertiĝon, haltigi kaj inversigi la degeneradon de grundoj kaj haltigi la perdiĝon de biodiverseco;
  16. antaŭenigi la konstruadon de pacaj kaj inkluzivaj socioj por daŭripova evoluigo, garantii la eliron al justico por ĉiuj homoj, kaj starigi efikajn, respondecajn kaj inkluzivajn instituciojn je ĉiuj niveloj;
  17. plifortigi la realigan kapablon kaj revigligi la tutmondan partnerecon por daŭripova evoluigo.

Tiuj ĉi 17 Celoj ne povas esti plenumataj simple pere de la fakaj institucioj de Unuiĝintaj Nacioj – necesos la kunlaboro de ni ĉiuj, civitanoj de la mondo kaj anoj de la civila socio.

Tiu ĉi prelego de prof. Urueña estis prezentita dum la kunsido pri Unuiĝintaj Nacioj kadre de la Virtuala Kongreso de Esperanto en novembro 2023.

Ligilo al la prelego
https://esperantoporun.org/wp-content/uploads/2024/03/Uruena-UN-Tago-fina-versio.pdf

Esperanto por UN

Komenti