Digno, libereco kaj justeco por ĉiuj homoj kaj ĉiuj lingvoj! Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj ĉiujn homojn de bona volo okaze de la 75-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Ekde sia fondiĝo, en 1908, nia asocio laboras por internacia interkompreniĝo, solidareco kaj estimo inter ĉiuj homoj. La homaj rajtoj estas fundamento … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Homaj Rajtoj, 10 decembro 2023
Por ĉiuj infanoj, ĉiuj rajtoj!
La 20-a de novembro estas la Monda Tago de Infanoj. Infanoj havas la samajn homajn rajtojn de ciuj homoj, tamen ili estas la plej vundeblaj. De sekureco kaj nutrado, al klimataj ŝanĝoj, edukado kaj mensa sano, al fino de rasisimo kaj diskriminacio, infanoj bezonas specialajn protektojn. Dum militoj ni devas ĉiam forte aserti kaj postuli, … Daŭrigi legi Por ĉiuj infanoj, ĉiuj rajtoj!
Alparolo de UEA dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko, 2023
Ĉiun duan jaron, Unesko kunvokas dusemajnan Ĝeneralan Konferencon en novembro (ĉi-jare: 7-22 novembro), kaj dum la unua semajno dudeko da horoj estas dediĉitaj al la “debato pri ĝenerala politiko”: antaŭ la pleno rajtas paroli po ses minutojn ĉiuj membroŝtatoj kaj po tri minutojn la NeRegistaraj Organizoj, kiuj petas tion kaj estas akceptitaj. Praktike 84% el … Daŭrigi legi Alparolo de UEA dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko, 2023
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Toleremo, 16 novembro 2023
Toleremo estas necesa valoro por paco, demokratio kaj homaj rajtoj. Ni ja devas esti kapablaj pace kunvivi, komune decidi pri publikaj aferoj, kaj garantii ke ĉiuj havu la samajn rajtojn. Toleremo estas respekto, akcepto kaj estimo por la riĉa diverseco de kulturoj, esprimoj kaj manieroj esti homoj. Toleremo estas fundamenta valoro por kulturo de paco … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Toleremo, 16 novembro 2023
Unesko-Kuriero aprilo-junio 2023
La dua numero de Unesko-Kuriero por la jaro 2023 estas disponebla en Esperanto. Legu, pripensu kaj diskutu la temojn! Kafejoj: Miksaĵoj de kulturoj Lokoj de renkontiĝoj kaj civitaneco La bonaeraj kafejoj, protektitaj heredaĵoj “Tria ejo”: Vera spaco por urbanoj Turka kafo, ne nur trinkaĵo sed kulturo Tsinari, postrestaĵo de la otomana pasinteco de Tesaloniko Etiopio, la hejmlando … Daŭrigi legi Unesko-Kuriero aprilo-junio 2023
75-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
2023 estas la 75-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Por memorigi kaj diskonigi tiujn komunajn celojn por ĉiuj homoj, popoloj kaj nacioj, ni proponas: Versio de la Decklaraciohttps://esperantoporun.org/wp-content/uploads/2023/11/Versio-UDHR.pdf Afiŝoj en pluraj lingvojhttps://drive.google.com/drive/folders/1uare_vXIa_0bV26vvIrWmiEv9l5ymKDV Vi ankaŭ povas legi kaj aŭskulti la Deklaracion en retejo de Unuiĝintaj Nacioj.https://www.ohchr.org/en/human-rights/universal-declaration/translations/esperanto?LangID=1115 Kaj vidi filmeton de TEJOhttps://www.youtube.com/watch?v=g9Qa2zZsOlM Ni, per … Daŭrigi legi 75-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
Informilo de la oficejo de Universala Esperanto-Asocio por rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj
Numero 67, novembro-decembro 2023 . Mesaĝo al Unuiĝintaj Nacioj okaze de la Tago de UN, 24 oktobro 2023. . La Esperanto-movado funebras la forpason de Martti Ahtissari. . Asocia revuo festas unu kongreson, rigardas al la venonta. Legu ankaŭ en la angla kaj franca. Esperanto por UN
Kontraŭmilita, porpaca deklaro de UEA, TEJO kaj ILEI
La daŭre raportataj novaĵoj pri la aktuala konflikto en Mezoriento reliefigas la sekvojn de militoj por la popoloj de nia mondo, aparte kiam ankaŭ civiluloj estas trafitaj per morto kaj suferado pro vundiĝo aŭ manko de necesaj vivrimedoj. Ne nur en Mezoriento sed en pluraj mondpartoj okazas dekoj da perfortaj militaj konfliktoj, kiuj pereigas kaj suferigas senkulpulojn, ne … Daŭrigi legi Kontraŭmilita, porpaca deklaro de UEA, TEJO kaj ILEI
Mesaĝo de Universala Esperanto Asocio okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2023
Dum periodo kiam la internacia ordo estas serioze minacata kaj kiam la reguligo de la mondo laŭ juraj principoj kaj laŭ tolerema spirito estas severe kontestata, Universala Esperanto-Asocio, kiu kunigas parolantojn de Esperanto de ĉiuj naciecoj kaj kulturoj kaj de diversaj politikaj konvinkoj, salutas Unuiĝintajn Naciojn je la Tago de UN 2023. Kiam oni kreis … Daŭrigi legi Mesaĝo de Universala Esperanto Asocio okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2023
Informilo de la oficejo de Universala Esperanto-Asocio por rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj
Numero 66, septembro-oktobro 2023 “Alproksimigi la homojn cele al paco” – Mesaĝo de UEA al Unuiĝintaj Nacioj okaze de la Internacia Tago de Paco. Kongreso de UEA en Italio rezoluciis pri enmigrado. “Tradukistoj kaj interpretistoj estas niaj aliancanoj en superado de lingvaj diferencoj” – Traduka Tago 2023. Legu ankaŭ en la angla kaj franca. Esperanto … Daŭrigi legi Informilo de la oficejo de Universala Esperanto-Asocio por rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj