Ĉefo de UN vokas mondon reveni sur vojon de normala disvolvado

Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres diris marde [16 jan 2018], ke la mondo retroiris en la lasta jaro, kaj ke ĉiuj landoj devas unuiĝi kaj kuraĝe trakti la defiojn por ke la mondo revenu sur la vojon de normala evoluigo.

Guterres faris la rimarkojn dum parolado pri sia laboro de la jaro 2017 en neoficiala kunveno de la Ĝenerala Asembleo de la UN. Li rimarkigis, ke nun, konfliktoj estas pli profundaj kaj novaj dangeroj evidentiĝas; la maltrankvilo de la tuta mondo pri nukleaj armiloj estas sur la plej alta nivelo de post la malvarma milito; klimatŝanĝiĝo estas pli intensa; maljusteco grandiĝas; la homaj rajtoj estas serioze atencitaj; naciismo, rasismo kaj ksenofobio leviĝas. Li diris, ke la situacio montris, ke ĉiuj landoj devas unuiĝi kaj kuraĝe trakti defiojn por ke la mondo revenu sur la vojon de normala evoluigo.

Yu

Ĉina Radio Internacia

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s