UN75 Enketilo

La oficejo de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj tradukis enketilon de UN por la ĝenerala publiko.

La mondo travivas plurajn transformiĝojn. Nia klimato ŝanĝiĝas rapide. Ni rimarkas gravajn ŝanĝojn en teknologio kaj en la konsisto de nia loĝantaro. Kaj ni alfrontas riskojn pro kreskantaj malegalecoj, longdaŭraj konfliktoj, kaj novaj formoj de perforto. La mastrumado de ĉi tiuj evoluoj postulos kunlaboron trans limoj, sektoroj kaj generacioj. Tion postulos ankaŭ la atingo de nia komunuma vizio por pli sekura, justa, kaj pli daŭripova mondo.

Viaj respondoj al ĉi tiu demandaro helpos plibonigi internacian mastrumadon de ĉi tiuj evoluoj, kaj pli bone situigos nin por atingi niajn aspirojn pri pli hela tutmonda estonteco en 2045 – kiam la Unuiĝintaj Nacioj fariĝos 100-jara.

“En ĉi tiu momento UN estas minacata de la samaj fortoj, kiuj principe kontraŭas multflankismon kaj Esperanton. Ni bezonas la helpon de UN, sed UN mem bezonas la helpon de ni, de la veraj tutmondistoj. Komencu la pritraktadon de la kongresa temo per tiu respondo”, Renato Corsetti.

Oni sendos resumon de la respondoj ricevitaj al UN, proksimume je la 15-a de junio, 2020.

Respondu al la Enketilo

Komenti