Paco estas nobla kaj necesa celo, kaj la sola praktika vojo al pli bona, pli justa mondo por ĉiuj homoj.
Tamen en tro multaj lokoj, en tro da kuntekstoj, ni malsukcesas pri la afero de paco.
La temo de ĉi-jara Internacia Tago de Paco — “Finigi Rasismon. Konstrui Pacon.” — memorigas nin pri la multaj manieroj per kiuj rasismo venenas la korojn kaj mensojn de homoj kaj detruas pacon, kiun ni ĉiuj celas.
Rasismo prirabas homojn de iliaj rajtoj kaj digno. Ĝi disvastigas malegalecojn kaj malfidon. Kaj ĝi disigas homojn, en tempo kiam ni devas kuniĝi, kiel unu homa familio, por ripari nian rompitan mondon.
Anstataŭ batali unu la alian, ni devas labori por venki niajn verajn malamikojn: rasismon, malriĉecon, malegalecon, konflikton, la klimatan krizon kaj la pandemion pri KOVIM-19.
Ni devas malkonstrui strukturojn kiuj subtenas rasismon, kaj subteni movadojn por homaj rajtoj ĉie.
Kaj ni devas haltigi la malbonajn voĉojn de malama parolado per unuiĝinta kaj daŭra krio por vero, kompreno kaj reciproka respekto.
En ĉi tiu grava tago, tempo por observi 24 horojn de senperforto kaj batalhalto, ni renovigas nian alvokon, ke ĉiuj homoj faru pli ol demeti siajn armilojn. Ni alvokas ilin reaserti la ligilojn de solidareco, kiujn ni kunhavigas kiel homoj, kaj eklabori por konstruado de pli bona kaj pli paca mondo.
Fonto: https://www.un.org/en/observances/international-day-peace/message