La 8-a de marto estas la Internacia Tago de Virinoj. La dato estas tempo por pripensi la progreson, por alvoki ŝanĝojn, kaj por festi kuraĝajn kaj decidemajn agadojn de virinoj kiuj plenumis gravajn ŝanĝojn en iliaj komunumoj.
La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres, publikigis alparolon memorante ke “Virinaj rajtoj estas homaj rajtoj”. Li ankaŭ avertis ke nuntempe la mondo fariĝas pli neantaŭvidebla kaj ĥaosa, kaj la virinaj rajtoj reduktiĝas kaj limiĝas.
Neado de rajtoj al virinoj kaj knabinoj estas ne nur mem-maljusta kaj ankaŭ atingas la socion kaj ekonomikon. Kiam virinoj aliras al klerigservoj, sanservoj kaj laborpostenoj, la familioj kaj komunumoj ankaŭ progresas.
“Povigi virinojn kaj knabinojn estas la sola vojo por protekti iliajn rajtojn kaj garantii ke ili realigu iliajn kapablecojn”, li aldonis.
Unuversala Esperanto-Asocio publikigis mesaghon okaze de la Internacia Tago, kiun vi povas legi tie chi: http://www.esperantoporun.org/informilo-de-marto-2017/
ŜatiŜati