Tagordo 2030: Defio por ni ĉiuj

Unesko kaj la CDE

 

Adoptitaj en septembro 2015 de Unuiĝintaj Nacioj, la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE) konsistigas novan mondan tagordon por plibonigi la vivon de la monda loĝantaro de nun ĝis 2030.

 

Temas pri 17 ambiciaj celoj, reciproke dependaj, kun ŝlosilaj vortoj kiel inkluzivigo, integrado kaj universaleco. Temas pri gvidlinioj sekvindaj ne nur de la registaroj, sed ankaŭ de la privata sektoro, de la civila socio kaj eĉ de individuoj cele al la partopreno en tiu komuna projekto por malaperigi la malriĉecon, protekti la planedon kaj havigi prosperon al ĉiuj.

 

Kiel aktiva membro de tiu monda koalicio, Unesko kontribuas specife al la realigo de naŭ celoj de CDE en la agadkampoj, kie ĝia ekspertizo kaj gvidanteco estas agnoskataj. Kvankam neniu celo estas specife ligita al kulturo, ties rolo estas rekonata kiel ŝlosila por la realigo de ĉi tiu tagordo.

 

Surbaze de la malaperigo de malriĉeco (CDE 1) kaj la malgrandigo de malegaleco (CDE 10), kaj kalkulante je partneroj por la realigo de la celaro (CDE 17), la organizo speciale engaĝiĝas en la kunordigon de la tagordo Edukado 2030, kies celo estas inkluziviga kaj kvalita edukado kaj antaŭenigo de la lernebloj por ĉiuj, vivlonge (CDE 4).

 

Unesko intensigas siajn klopodojn por la egaleco inter seksoj kaj la memstareco de la virinoj kaj knabinoj (CDE 5) en ĉiuj siaj programoj: laŭ aliro al edukado, por la partopreno de virinoj en decidaj sferoj, aparte en scienco, por la edukado de virinoj, la agantoj de socia transformado, por luktado kontraŭ perforto al la virinoj.

 

Per siaj esplorprogramoj pri la mastrumado de akvaj rimedoj, de fortigo de la sciencaj kaj teknologiaj kapabloj, la organizo plibonigas la sekuran aliron al trinkakvo (CDE 6) kaj partoprenas en la rekono de la scienco, teknologio kaj novigo, sen kiuj ne estas daŭripova evoluigo (CDE 9). Ĝi disvastigas oceanologiajn sciojn kaj partoprenas en la plikapabligo por daŭripova mastrumado de la oceanoj kaj marbordoj (CDE 14); subtenas la protektadon kaj daŭripovan utiligon de la vivdiverseco kaj mastrumadon de la naturaj rimedoj danke al la mondheredaĵaj lokoj kaj la biosferaj rezervejoj (CDE 15); subtenas la klopodojn por mildigo kaj adaptiĝo al la klimataj ŝanĝiĝoj (CDE 13).

 

Unesko aktive partoprenas en la kreado de inkluzivigaj urboj, sekuraj kaj daŭripovaj, celante i.a. la konservadon de la kultura kaj natura mondheredaĵo (CDE 11). Ĝi agadas por publika aliro al la informado kaj por sekureco de ĵurnalistoj, same por la antaŭenigo de taŭga administrado kaj de la jurstato (CDE 16).

 

La artikolon el la franca lingvo tradukis s-ro James Rezende Piton/Ĵajro, komputilisto, Brazilo.

 

Unesko-Kuriero, 2017 n-ro 1

uea.org/pdf/Unesko-Kuriero_1-2017.pdf

Unu penso pri “Tagordo 2030: Defio por ni ĉiuj

  1. La CDE estas fundamente gravaj por ni esperantistoj. Malgrau tio, ke ili ne rekte traktas la lingvan demandon, tiu demando enplektighas en pluraj el la Celoj, ekzemple rilate bonkvalitan edukadon (n-ro 4), dauripovajn urbojn (11) kaj paco, justeco kaj fortaj institucioj. Kaj se oni detale studas la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj de la jaro 1948, oni vidas en la Celoj la konkretigon de pluraj punktoj en tiu pli frua dokumento.

    Ŝato

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s