Interkultura dialogo okazas kiam membroj el malsamaj kulturoj dialogas, kvankam havante kontraŭajn opiniojn. Tio estas komunikado tia, ke oni agnoskas la diferencojn, i.a. de nacieco, raso, etno, religio, genro, lingvo kaj kulturo, tamen oni ankaŭ volas kaj havas la kapablon esti malferma al la aliaj.
Laŭ Unesko, paco estas io pli ol foresto de milito, estas vivi kune kun niaj diferencoj kaj antaŭenigi universalan respekton por justeco kaj homaj rajtoj, per kiuj eblas tiu kunekzistado. Paco estas ĉiutaga decido sincere dialogi kun aliaj individuoj kaj komunumoj.
Kiel aperas ĉe la Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco: “En niaj ĉiam pli diversaj socioj, esencas garantii harmonian interagadon inter homoj kaj grupoj kun pluraj, variaj kaj dinamismaj kulturaj identecoj, kiel ankaŭ ilian pretecon kune vivi”. Verdire, la Konstitucio de Unesko jam diras ke “[…] la paco devas, ekde nun, fondiĝi, por ne fiaski, sur la intelekta kaj morala solidareco de la homaro”.
Pro tio, Unesko jam okazigis plurajn iniciatojn por interkultura dialogo. Ekzemple la Granda Projekto pri la Reciproka Aprezado de Orientaj kaj Okcidentaj Kulturaj Valoroj, kaj la Programo de Unesko por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj.
Ankaŭ Esperanto povas roli kiel ponto por interkultura dialogo. Kiel diris d-ro Tonkin (2020, pĝ. 7): “Eble Esperanto estas pli bona solvo, eble ne – sed ĝi estas almenaŭ aldona mekanismo por internaciaj interŝanĝoj sen nacilingva diskriminacio, kaj ĝi montras, ke ekzistas pli egaligaj solvoj ol uzi la lingvon de parto de la mondo por komuniki kun la cetero”. Ankaŭ d-ro Fettes (2020, pĝ. 18) asertas, ke ni devas, ne nur per Esperanto, atenti “[…] la defiojn de lingva kaj kultura diverseco kaj la disvolvon de interkultura kompreno kaj kunlaboro”.
En tiu senso, UEA starigis la eldonserion “Oriento-Okcidento”, por distingi verkojn aparte gravajn kaj reprezentajn de la nacilingvaj literaturoj de diversaj landoj en la Okcidento kaj Oriento. Ekde 1961 aperis 58 numeritaj kaj 3 sennumeraj volumoj el 30 fontlingvoj, inkluzive verkoj originale esperantaj kaj multlingvaj. La plej nova numero de la serio estas “Antologia skizo de la persa literaturo”, de Said Baluĉi, kiun vi trovas ĉe http://persa.trovu.com.
Sciu la serion “Oriento-Okcidento”, kaj utiligu Esperanton kiel transpontilo de kulturoj.
Fontoj: