Nova multflankismo

Je la 3-a de novembro 2021, la Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres ricevis honoran doktorecon de Universitato Kembriĝo.

En sia parolado, li atentigis pri la nuntempaj defioj de la mondo. Laŭ Guterres, “ni frontas krizon en la valoroj sur kiujn Unuiĝintaj Nacioj estis fondita antaŭ 76 jaroj: konfido, solidaro, vero”. La konsekvenco estas kresko de neegaleco, malriĉo kaj malsato. Atakoj al homaj rajtoj, manko de internacia kunlaboro kaj polusiĝo de socioj per disvastigo de misinformado.

La pandemio pri KOVIM-19 montris la fragilecon de tutmonda kunlaboro. Malgraŭ la rekorda evoluigo de vakcinoj, malegaleco inter landoj malpermesis tutmondan vakcinadon. Tio ebligas aperon de novaj variantoj kaj malhelpas renormaligon de la tutmonda ekonomio.

Pro tio, Guterres asertis: “Aŭ ni laboru kune, kun renovigita solidareco, por konstrui daŭripovajn, inkluzivajn sociojn kaj ekonomiojn, bazitajn je homaj rajtoj kaj homa digno por ĉiuj. Aŭ ni simple rezignu nin al estonteco de konstantaj malsekuro kaj krizado”.

La nova multflankismo proponita de li, per la dokumento Nia Komuna Tagordo, baziĝas sur ampleksa reto. Ni bezonas kunlaboron ne nur de registaroj, sed ankaŭ de civila socio, privata sektoro, urbaj kaj regionaj aŭtoritatoj, universitatoj kaj pliaj instancoj.

Tiel ni kapablos konstrui novan socian kontrakton, bazitan sur homaj rajtoj, kiu garantias universalan sanasekuron, enspezoprotekton, loĝadon, akcepteblan laboron, kaj aliron al edukado kaj trejnado. Kie evolulandoj ricevas la necesan subtenon de industrilandoj kaj internaciaj institucioj.

Fine, Guterres faris inviton: “Mi instigas ĉiujn personojn kiuj interesiĝas pri tiuj demandoj – jes, vere ĉiujn – ke ili diskonigu siajn vidpunktojn, per balotado kaj per civilsociaj organizoj”. Ni, do, kuniĝu per esperanto, por realigi la celojn de UN: tutmondan pacon, tutmondan aplikon de homaj rajtoj, kaj tutmondan daŭripovan evoluigon.

Legu la tutan paroladon de António Guterres en Esperanto: https://esperantoporun.org/wp-content/uploads/2021/11/Rimarkoj-ce-la-Universitato-de-Kembrigo-okaze-de-akcepto-de-honora-doktoreco-Antonio-Guterres.pdf

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s