Tutmonda Tago de Instruistoj, 2018

Ekde 1994, en la 5-a tago de oktobro, oni festas la Tutmonda Tago de Instruistoj. La ĉijara temo estas “Rajto al edukado estas rajto al kompetenta instruisto”.

Unu el la ĉefaj defioj por tutmonde plenumi tiun rajton estas la dãura manko de instruistoj. Ekzistas, tutmonde, ĉirkaŭ 264 milionoj da infanoj kaj junuloj ekster lernejoj kaj, laŭ Instituto pri Statistikoj de UNESCO, la mondo bezonas varbi preskaŭ 69 milionojn novajn instruistojn por plenumi la 2030-an edukadan celon universaligi unuagradan kaj duagradan edukadon.

Edukado ŝanĝas vivojn: estas bazo de ekonomia kaj socia evoluigo; akcelas pacon, toleremon kaj socia inkluzivigo; estas ŝlosilo por fini malriĉecon kaj atingi personan plenumiĝon. Instruistoj estas la iloj per kiuj edukado disvastiĝas.

Senvalorigita instrua profesio havas negativan efekton en kvalito de instruado kaj lernado. Pro tio la internacia komunumo, adoptante la 2030-an Celaron, devigis sin garantii ke “instruistoj kaj edukistoj estas povigitaj, taŭge varbitaj, bone trejnitaj, profesie diplomitaj, motivitaj kaj subtenitaj de plenrimedaj, kompetentaj kaj efikaj registaraj sistemoj.

Legu pli en un.org.

Tutmonda Tago de Instruistoj, 2018

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s