Brazila junulino premiita ĉe U.N.

Junulino naskiĝinta en la ŝtato Bahia, en Brazilo, Anna Luisa Beserra, ĵus venkis la konkuron Junaj Ĉampionoj de la Tero, kiu estas la ĉefa premio de Unuiĝintaj Nacioj por naturprotekto. Ŝi estas la unua brazilanino, kiu sukcesis atingi tion. Ĉi tiu konkuro akceptas kiel partoprenantojn gejunulojn inter la 18-a kaj 30-a jaraĝo.

Anna konkuris per aparato, kiun ŝi elvolvis post multjara laborado. Fakte, ŝi prilaboris sian projekton ekde la jaro 2013, kiam ŝi ricevis stipendion por scienca esploro. De tiam, ŝi sinsekve kreis  dek malsamajn sistemojn, ĝis ŝi alvenis al la nuna versio. Ŝia inventaĵo purigas  akvon pere de la suna lumo, sen ĥemiaĵoj aŭ forĵetendaj filtriloj  kaj  ricevis la nomon “Aqualuz”. Ĝi estis instalita ĉe cisternoj en la duondezerta nordorienta regiono, en Brazilo, kaj jam provizas trinkeblan akvon al kelkaj centoj da homoj. Dum la proksimaj monatoj, ĉi tiu kvanto da favorataj homoj triobliĝos. Ŝia aparato estas malmultekosta, bone funkcias dum 20 jaroj, kaj por bona funkciado sufiĉas regule purigi ĝin per akvo kaj sapo. Ĝi povas purigi po 10 litroj da akvo dum 4 horoj.

La juna brazilanino klarigis la funkciadon de sia inventaĵo:

“Homoj frotas sian haŭton per pomado, kiu protektas ĝin kontraŭ ultraviola radiado, kiam ili venas sub la sunon. Ĝi povas kaŭzi haŭtkanceron. Tamen, ĝi estas mortiga al virusoj kaj bakterioj. Ni do uzas tiun saman ultraviolan radiadon por purigi la akvon kaj fari ĝin trinkebla.”

Anna Luisa Beserra konkuris en la kategorio por Latinameriko kaj Karibujo, laŭ Programo de Unuiĝintaj Nacioj por la Naturmedio, sed nun ŝi intencas uzi sian teknologiaĵon  ankaŭ en aliaj regionoj, kiel Afriko kaj Azio.

Laŭ kalkuloj de U.N., 1,8 miliardo da homoj en la mondo trinkas akvon ne sufiĉe puran. En Brazilo, laŭ ĵus publikigitaj informoj, ĉirkaŭ 35 milionoj da homoj ne disponas pri trinkebla akvo. Kompreneble, infanoj estas la plej oftaj viktimoj de tiu situacio. Trinkado de malpura akvo estas la naŭa plej ofta kaŭzo de morto en la mondo. En la jaro 2016, 1,4 miliono da homoj mortis de disenterio, laŭ kalkuloj de U.N..

Ĵurnalistoj demandis de la juna Anna Luisa Beserra, kion ŝi deziras esprimi pri sia propra premio. Ŝi respondis:
“Mi petus de nia Prezidento, ke li bonvolu stimuli lokan sciencon kaj entreprenemon. Se ne estos stimulado, la homoj ne motiviĝos.”

La premio estis transdonita en solena ceremonio, okaze de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, en Novjorko.

Paŭlo Sergio Viana

Esperanta Retradio

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s