Sekureca Konsilio de UN kondamnis teroristan atakon en Somalio

Sondosiero– aŭskultu la tekston (kun subteno de Studio).

La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj dimanĉe [29 dec 19] forte kondamnis la sabatan terorisman atakon en somalia ĉefurbo Mogadiŝo, kiu mortigis dekojn da homoj.

Membroj de la Konsilio diris en deklaro, ke terorismo en ĉiuj siaj formoj kaj manifestiĝoj estas unu el la plej gravaj minacoj al internaciaj paco kaj sekureco. Ili emfazis la bezonon de ĉiuj ŝtatoj bati per ĉiuj rimedoj la minacojn per terorismaj atakoj.

Ili urĝis ĉiujn ŝtatojn aktive kunlabori kun la registaro de Somalio kaj ĉiuj aliaj koncernaj aŭtoritatoj por alporti efektivigantojn, organizantojn, financantojn kaj sponsorojn de terorismaj agoj al justeco.

La konsiliaj membroj ankaŭ ripetis sian decidon subteni pacon, stabilecon kaj disvolviĝon en Somalio, kaj aldonis, ke ilia persistemo ne povas malfortiĝi pro iuj terorismaj atakoj.

Almenaŭ 79 homoj estis mortigitaj kaj 149 aliaj vunditaj sabate en suicida aŭtobomb-atako ĉe kontrolejo en la antaŭurbo de Mogadiŝo.

Yu

Ĉina Radio Internacia

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s