Multlingvismo kaj KOVIM-19: Lernitaj Lecionoj kaj Rigardo Antaŭen

La Simpozio de la Studgrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj okazos virtuale en la 3a kaj 4a de Majo 2022. La evento estos en la angla lingvo, kaj vi povas aliĝi ĝis la 30-a de aprilo per ĉi tiu ligilo. La pandemio de KOVIM-19 forte efikis sur la homaro. Krom la rektaj efikoj de infektado, okazis multaj nerektaj efikoj sur … Daŭrigi legi Multlingvismo kaj KOVIM-19: Lernitaj Lecionoj kaj Rigardo Antaŭen

La Apo “7000 Lingvoj” por Endanĝerigitaj Lingvoj

Ekzistas ĉirkaŭ 7000 lingvoj en la mondo, kaj preskaŭ duono el ili estas minacataj de malapero. Por la komunumoj, kiuj deziras plu instrui, lerni kaj uzi siajn lingvojn, la perdo estas ruiniga. Endanĝerigo de lingvoj signifas ofte ankaŭ la perdon de historio, ligiteco kaj identeco por la komunumoj, kiuj uzas ilin, same kiel por la … Daŭrigi legi La Apo “7000 Lingvoj” por Endanĝerigitaj Lingvoj

Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj

La temo de la venonta 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado estos "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj". La Kongreso okazos de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022. La Dua Bulteno de la Kongreso presentas la temon: Lingvo, vivo, tero: La Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj Indiĝenaj lingvoj – kiuj enkorpigas … Daŭrigi legi Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022

Okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022, Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj donas sian subtenon al la ĉi-jara temo de la Tago: “Genra Egaleco Hodiaŭ por Morgaŭa Daŭripovo.” Genra egaleco esencas por paca mondo, en kiu ĉiu persono povu labori kune por daŭripova estonteco en spirito de solidareco. Sed ĉi-jare nia solidareco … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022

Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

Mesaĝo de UEA al UN kaj Unesko okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2022. En la Tago de la Gepatra Lingvo, Universala Esperanto-Asocio festas la kulturan kaj lingvan diversecon de la mondo. Tiu diverseco estas riĉaĵo kiun ni devas protekti kaj antaŭenigi. Respekto al lingva diverseco estas vojo al plena observo … Daŭrigi legi Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

Atingi Tutmondan Civitanecon

Dum la 6-a kaj 7-a de decembro, 2021, okazis la 12-a Internacia Forumo de NROj en Oficiala Rilato kun Unesko. Ĝin organizis la Komitato pri Rilatoj inter NROj kaj Unesko (angle NGO-UNESCO Liaison Commitee), kiu grupigas NROjn en oficialaj rilatoj kun Unesko. Inter ili estas UEA kun konsulta statuso. Sub la temo Atingi Tutmondan Civitanecon, … Daŭrigi legi Atingi Tutmondan Civitanecon

Rakontoj de Migradoj

La kvara numero de Unesko-Kuriero por la jaro 2021 estas disponebla en Esperanto. Familioj elhejmigitaj de milito, improvizitaj tendaroj en la ĉirkaŭaĵo de urboj, postvivantoj de danĝeraj martransiroj – amaskomunikiloj kutimis bagateligi bildojn de migrantoj, kiuj tro ofte reduktiĝas al arketipo de nuntempa malfeliĉo. Ĉi tiuj novaĵoj reflektas tre realajn situaciojn, kiel tiuj, kiujn nuntempe spertas civiluloj … Daŭrigi legi Rakontoj de Migradoj

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro, 27 januaro 2022

Ĉiujare, la 27-an de januaro, Unuiĝintaj Nacioj observas la Tagon de Holokaŭsta Memoro. Tiutage oni funebras la milionojn da homoj kiuj perdis siajn vivojn, kaj oni honoras tiujn kuraĝajn individuojn, kiuj helpis savi la vivojn de aliaj kiuj alikaze pereus. Universala Esperanto-Asocio aparte funebras la milojn da parolantoj de Esperanto kiuj mortis – inkluzive la … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro, 27 januaro 2022

Deklaro de la Afrika Komisiono de UEA okaze de la Monda Tago de la Afrika kaj Afrikdevena Kulturo, 24 januaro 2022

Okaze de la Monda Tago de la Afrika kaj Afrikdevena Kulturo, la 24-an de januaro 2022, la afrikaj esperantistoj pere de la Afrika Komisiono de Universala Esperanto-Asocio (UEA) deklaras sian senrezervan subtenon al ĉi tiu tago starigita de Unesko en 2019 kaj al ĝiaj celoj, kiuj estas gravaj kaj por Afriko mem kaj por la … Daŭrigi legi Deklaro de la Afrika Komisiono de UEA okaze de la Monda Tago de la Afrika kaj Afrikdevena Kulturo, 24 januaro 2022