La 24-an de oktobro 2021, ni festas 76 jarojn de Unuiĝintaj Nacioj, la plej ampleksa internacia organizo, la plej ambicia elpaŝo por internacia diplomatio, kaj nuntempe la plej grava institucio por trovi kaj antaŭenigi tutmondajn solvojn por tutmondaj problemoj. La nuntempaj defioj, ekde klimatŝanĝiĝo ĝis genra malegaleco, ekde malpaco ĝis malsato, ekde deviga migrado ĝis … Daŭrigi legi Tago de Unuiĝintaj Nacioj 2021
TEJO en Speciala Konsulta Rilato kun UN
La Komitato pri Ne-Registaraj Organizoj (NRO) en sia Regulara Kunveno de 2021, laŭ kunsidoj okazintaj inter la 17-a kaj 27-a de majo kaj en la 7-a de junio 2021, decidis rekomendi al la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de Unuiĝintaj Nacioj Specialan Konsultan Statuson por Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA. La rekomendo … Daŭrigi legi TEJO en Speciala Konsulta Rilato kun UN
Restarigo de viv-diverseco: revivigi vivon
La tria numero de Unesko-Kuriero por la jaro 2021 estas disponebla en Esperanto. Jaron post jaro, la sciencaj studoj ŝajnas kondamnitaj verki la kronikon pri la sesa amasa estingiĝo: malfortiĝo de la vivantaro, malapero de specioj, troa ekspluatado de materialaj fontoj, difektiĝo de naturaj medioj. La ekosistemoj, kiuj liveras servojn nepre necesajn por nia ekzistado, … Daŭrigi legi Restarigo de viv-diverseco: revivigi vivon
Ĉu nova turismo aŭ neniu turismo?
La 27-an de septembro, Unuiĝintaj Nacioj festis la Mondan Turisman Tagon. Sed ĉu ni vere havas ion por festi? Turismo estas ligita al poluado, ne nur pro la flugoj sed ankaŭ por ĉio kio la turistoj forlasas. Turismo ankaŭ negative influas konservadon de mondaj heredaĵoj, kaj kulturaj kaj naturaj. Malgraŭ tio, ĝi estas ekonomia branĉo … Daŭrigi legi Ĉu nova turismo aŭ neniu turismo?
Internacia Tago de Neperforto 2021
La 2-a de oktobro, la Internacia Tago de Neperforto, estis tiel deklarita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en la jaro 2007. Temis pri la naskiĝtago en 1869 de la granda praktikanto de neperforta protestado, Mahatmo Gandhi. Depost tiam, UN ĉiujare memoras la grandegan influon de la neperforta movado en la progresigo de la … Daŭrigi legi Internacia Tago de Neperforto 2021
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de Internacia Tradukada Tago 2021
La 30-a de septembro estas la Internacia Tago de Tradukado, kiam Unuiĝintaj Nacioj honoras tradukistojn kaj interpretistojn tra la mondo, esprimante subtenon al ilia grava sed ofte nevidebla, aŭ eĉ mistraktata, laboro de transpontado de la lingvoj de la mondo. Lingvoj gravas ĉar homoj bezonas kompreni kaj esti komprenataj. Ili gravas por ke neniu restu … Daŭrigi legi Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de Internacia Tradukada Tago 2021
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, 9 aŭgusto 2021
[ Mesaĝo sendita al UN-EKOSOK. ] Okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, la 9-an de aŭgusto 2021, Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn, la Altan Komisionon de UN por Homaj Rajtoj, Uneskon kaj ĉiujn indiĝenajn popolojn tra la tuta mondo. La Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, 9 aŭgusto 2021
Esperanto-tago kaj la Internacia Tago de Amikeco 2021
Mesaĝo publikigita en la Informilo de Esperanto por UN, kaj sendita al Unuiĝintaj Nacioj. La semajno de 25-30 julio estas aparte grava al la esperantista komunumo. 26 julio 2021, estas la 134a datreveno de aperigo de la Internacia Lingvo Esperanto kaj estas festata en la Esperanto-movado kiel la Esperanto-Tago. La iniciatinto de la lingvo, d-ro … Daŭrigi legi Esperanto-tago kaj la Internacia Tago de Amikeco 2021
Esperanto kiel vojo al kunlaboro
Antaŭ 134 jaroj, L. L. Zamenhof publikigis la Unuan Libron, tiu estis la unua publikaĵo en Esperanto. Zamenhof esperis, ke la tiam nomata Internacia Lingvo "... povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj". Fakte, la parolantoj de la lingvo renomis ĝin Esperanto, kaj dum pli ol jarcento interkomunikiĝas, interkompreniĝas kaj interkunlaboras por pli bona … Daŭrigi legi Esperanto kiel vojo al kunlaboro
Aliĝilo kaj temo de la 107-a UK (Montrealo): “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”
Malfermiĝis la aliĝilo de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Montrealo, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022. Frue aliĝu por ĝui la plej bonajn aliĝkotizojn: uea.org/kongresoj. La kongresa temo estas: “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”. La temon proponis la Loka Kongresa Komitato (LKK) de Montrealo kunlabore kun … Daŭrigi legi Aliĝilo kaj temo de la 107-a UK (Montrealo): “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”