Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Afriko, 25 majo 2020

Okaze de la Tago de Afriko, formale la Tago de Liberigo de Afriko, la 25-an de majo, Universala Esperanto-Asocio varme salutas, pere de sia Afrika Komisiono kaj de la estrarano de UEA pri Afriko, Jérémie Sabiyumva, ĉiujn afrikajn amikojn kaj ĉiujn bonvolemajn homojn en la mondo. La unua Tago de Afriko okazis en 1963 en … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Afriko, 25 majo 2020

Mesaĝo de TEO kaj UEA okaze de la Internacia Tago de Teo, 21 majo 2020

La 21-a de majo estas deklarita de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Tago de Teo. Post akvo la plej ofte uzata trinkaĵo en la mondo estas teo. Te-rikolto kaj -produktado povas esti la plej grava vivrimedo por pluraj neriĉaj familioj en multaj landoj. Te-industrio provizas formalan laboron por multaj homoj, inkluzive signife multe da virinoj, en … Daŭrigi legi Mesaĝo de TEO kaj UEA okaze de la Internacia Tago de Teo, 21 majo 2020

La viruso “neniam malaperos” laŭ atentigo de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS)

La reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio al Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko d-ro Humphrey Tonkin lastatempe ĉeestis virtualan gazetaran konferencon de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), en kiu la direktoro de MOS pri krizaj situacioj d-ro Mike Ryan avertis kontraŭ klopodoj antaŭdiri kiam la viruso KOVIM-19 malaperos. Eĉ se oni trovos vakcinon, regado de la viruso … Daŭrigi legi La viruso “neniam malaperos” laŭ atentigo de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS)

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2020

La Internacia Tago de Familioj, la 15-a de majo, estas okazo por rekoni la gravecon de la familio kiel la baza unuo de socio. Ĉi-jare la Tago alprenas specialan signifon dum la mondo frontas la eksplodon de KOVIM-19. Tra la mondo familioj estas dividitaj de militoj, naturaj katastrofoj, malsato – kaj nun de neeblo moviĝi … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2020

UEA kunlaboras pri UN-enketo rilate minoritatojn kaj lingvajn rajtojn

Laŭ iniciato de Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo, stariĝis laborgrupo el teamanoj de UEA ĝin reprezentantaj en la tri UN-oficejoj, inkluzive do ankaŭ tiujn en Vieno kaj Novjorko. Kunlaboras ankaŭ Renato Corsetti, intense kaj vaste agante pri la projekto. Temas pri subteno al la laboro de la Speciala Raportisto de UN … Daŭrigi legi UEA kunlaboras pri UN-enketo rilate minoritatojn kaj lingvajn rajtojn

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Multflankismo, 24 aprilo 2020

Ofte ni pensas pri Unuiĝintaj Nacioj kvazaŭ temas simple pri sendependa internacia organizo plene kapabla alfronti la problemojn de la mondo. Ĉirkaŭ Unuiĝintaj Nacioj, kvazaŭ sub ĝia tegmento, troviĝas aro da specialigitaj instancoj kiuj okupiĝas pri demandoj tiel diversaj kiel mastrumado de la monda ekonomio, fikso de internaciaj normoj por la monda ŝiparo, kontrolado de … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Multflankismo, 24 aprilo 2020

7-a de aprilo: terura “Internacia tago pri sano”

Ĉi-jare, meze de pandemio de kronviruso, la 7-a de aprilo estas Internacia tago pri sano tute aparta. Ĉi-okaze, Antònio Guterres, ĝenerala sekretario de UN deziris absolute danki la medicinan personaron, salutante la kuracantojn de la tuta mondo pro ilia senlaca engaĝiĝo kaj kompetenteco. «Hodiaŭ, ni estas pli ol iam dankemaj, dum vi laboras 24 horojn el 24, endanĝerigante … Daŭrigi legi 7-a de aprilo: terura “Internacia tago pri sano”

KOVIM-19 kaj minoritatoj: UN en Ĝenevo publikigis en Esperanto mesaĝon de Speciala Raportisto

Publikigita ankaŭ en Esperanto en la retejo de UN/AKHR (Alta Komisaro pri Homaj Rajtoj): www.ohchr.org/EN/NewsEvents/Pages/DisplayNews.aspx?NewsID=25757&LangID=E (tradukis el la franca originalo al Esperanto Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo.) La timoj ligitaj al la KOVIM-19 ne estu ekspluatataj por ataki kaj ekskludi la minoritatojn - diras eksperto de UN ĜENEVO (la 30-an de marto 2020) … Daŭrigi legi KOVIM-19 kaj minoritatoj: UN en Ĝenevo publikigis en Esperanto mesaĝon de Speciala Raportisto

URĜA MESAĜO DE LA ĜENERALA SEKRETARIO DE UNUIĜINTAJ NACIOJ

Hodiaŭ, la 23-an de marto 2020, la Ĝenerala Sekretario de UN, António Guterres, anoncis la jenan apelacion Nia mondo frontas komunan malamikon: COVID-19. La viruso ne interesiĝas pri nacieco aŭ etneco, partio aŭ kredo. Ĝi atakas ĉiujn homojn, senindulge. Dume, armita konflikto daŭre furiozas tra la mondo. La plej vundeblaj – virinoj kaj infanoj, handikapitoj, … Daŭrigi legi URĜA MESAĜO DE LA ĜENERALA SEKRETARIO DE UNUIĜINTAJ NACIOJ

Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio, 21 marto 2020

La 21-a de marto estas la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio, ĉiujara aranĝo kiu atentigas pri la plago de rasismo. Ĉi-jare la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio fokusiĝas je la duonvoja pritakso de la Internacia Jardeko por Homoj de Afrika Deveno (2015-2025), kiun prizorgas la Konsilio pri Homaj Rajtoj, en Ĝenevo. … Daŭrigi legi Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio, 21 marto 2020