Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2020

Laŭ statistiko de Unuiĝintaj Nacioj, hodiaŭ 71 milionoj da homoj tra la mondo estis perforte dislokitaj de militoj, naturaj katastrofoj, kaj forpelo el siaj hejmlandoj. Ili plejparte loĝas en ŝirmejoj por rifuĝintoj, ofte kun vivosava subteno de UN. Ilia situacio fariĝis eĉ pli malfacila pro alveno de KOVIM-19. Ĉe multaj rifuĝintoj, socia distancigo ne eblas, … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2020

Konsiloj por malpliigi streson dum la krizo de KOVIM-19

Dum malfacilaj tempoj ni travivas pliigon de streso. Ni maltrankviliĝas, ni ne scias kion fari, kaj ni suferas. Por malpliigi streson kaj resti sana, ni devas, laŭeble, kreeme organizi niajn vivojn. Memoru, ke la krizo iam finiĝos, la vivo ne estas nur malfacilaĵoj, kaj vi trovos novajn vojojn. Trovu la faktojn pri KOVIM-19 kaj ne … Daŭrigi legi Konsiloj por malpliigi streson dum la krizo de KOVIM-19

Mesaĝo de AVE kaj UEA okaze de la Monda Tago pri Medio, 5 junio 2020

Okaze de la Monda Tago pri Medio (MTM), festata ĉiujare la 5an de junio, UEA kaj la kunlaboranta Faka Asocio de la Verduloj Esperantistaj (AVE) kuraĝigas siajn membrojn plu engaĝiĝi por pli verda mondo, pli medi-amika kaj pli esperanta. MTM estis fiksita de Unuiĝintaj Nacioj por kreskigi konscion kaj agadon por la larĝa gamo de … Daŭrigi legi Mesaĝo de AVE kaj UEA okaze de la Monda Tago pri Medio, 5 junio 2020

Mi amas vin. Porinfana libreto pri COVIM-19

Mi amas vin. Michael Ross. Ilustraĵoj de Bruno Iradukunda. Tradukis en Esperanton: Manuela Burghelea. NABU, Novjorko, Aprilo 2020. 16 paĝoj. Libro libere elŝutebla en PDF-formato Mi amas vin estas tre aktuala porinfana libreto. Ĝia temo estas la amo inter infanoj kaj iliaj geavoj dum la periodo de la tutmonda epidemio. La verko montras, kiel estas … Daŭrigi legi Mi amas vin. Porinfana libreto pri COVIM-19

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia tago de Biciklo, 3 junio 2020

UEA kaj TEJO gratulas siajn biciklemajn membrojn kaj BEMI (Biciklista Esperantista Movado Internacia), faka asocio de TEJO, okaze de la Monda Bicikla Tago. Fiksita de UN en 2018, la Tago agnoskas la unikecon kaj flekseblecon de la Biciklo, kiu estas uzata de du jarcentoj, kiel simpla, atingebla, fidinda, pura kaj medifavora daŭripova rimedo de transporto. … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia tago de Biciklo, 3 junio 2020

Unuiĝintaj Nacioj avertas pri ekstrema malriĉeco en Afriko

Per komunikaĵo publikigita la 20-an de majo, la Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres diris ke milionoj da homoj «eble falos en ekstreman malriĉecon» kaj en subnutradon sekve de la pandemio, kiu «malbonigos la nunajn malegalecojn». La nombro de mortintoj en tiu kontinento estas 2 500, sed laŭ s-ro Guterres la viruso estas nur «je … Daŭrigi legi Unuiĝintaj Nacioj avertas pri ekstrema malriĉeco en Afriko

Rezolucio de la 7-a Irana Esperanto-Kongreso

La 7-a Irana Esperanto-Kongreso, kio unuafoje – sekve de la k(o)ronvirusa epidemio – okazis rete de la 16-a ĝis la 19-a de aprilo 2020 kun 121 partoprenintoj el 35 landoj; – Aŭskultinte la salutmesaĝojn de la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio kaj de la esperantistaj organizaĵoj el Ĉinujo, Germanujo, Indonezio, …..; – Aŭskultinte la paroladon de … Daŭrigi legi Rezolucio de la 7-a Irana Esperanto-Kongreso

Mesaĝo de TADEN kaj UEA okaze de la Monda Tago sen Tabako, 31 majo 2020

La internacia lingvo Esperanto estas parolata en pli ol 120 landoj, de milionoj da homoj laŭ diversaj flueco-niveloj. Pere de Universala Esperanto-Asocio (UEA) Esperanto-parolantoj povas kunlabori sen lingvaj baroj kaj en interkultura kompreno. La laborkampojn de UEA ampleksigas ĝia agado kun aliaj asocioj, landaj kaj fakaj. Inter tiuj troviĝas Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj (TADEN), … Daŭrigi legi Mesaĝo de TADEN kaj UEA okaze de la Monda Tago sen Tabako, 31 majo 2020

UN75 Enketilo

La oficejo de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj tradukis enketilon de UN por la ĝenerala publiko. La mondo travivas plurajn transformiĝojn. Nia klimato ŝanĝiĝas rapide. Ni rimarkas gravajn ŝanĝojn en teknologio kaj en la konsisto de nia loĝantaro. Kaj ni alfrontas riskojn pro kreskantaj malegalecoj, longdaŭraj konfliktoj, kaj novaj formoj de perforto. La mastrumado de ĉi … Daŭrigi legi UN75 Enketilo