Unuiĝintaj Nacioj: historio kaj celoj

La rolo de la internacia ordo gravegas por la bono de nia planedo, kaj inter la internacia komunumo Unuiĝintaj Nacioj ludas kernan rolon. Ni memoras sube la prelegon de prof. Rafaela Urueña prezentita dum la kunsido pri Unuiĝintaj Nacioj kadre de la Virtuala Kongreso de Esperanto en novembro 2023. PENSOJ OKAZE DE LA TAGO DE … Daŭrigi legi Unuiĝintaj Nacioj: historio kaj celoj

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Eliminado de Rasa Diskriminacio, 21 marto 2024

Parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto troviĝas en ĉiuj partoj de la mondo, inter homoj apartenantaj al multaj popoloj, kulturoj kaj vivmanieroj. Ili estimas la komunajn trajtojn kiuj ebligas la komunan vivadon sur nia planedo kaj ili montras tiun ligitecon per la uzado de aldona, internacia lingvo por ĉiuj homoj. Ili uzas Esperanton ankaŭ por … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Eliminado de Rasa Diskriminacio, 21 marto 2024

Interveno de UEA en la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN

La fakto ke UEA havas konsultajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj ebligas al ni partopreni en aranĝoj kiel neregistara organizo kaj atentigi pri gravaj aferoj. Nuntempe, nia ĉefa celo estas atentigi la internacian komunumon pri la faktoj ke lingvo gravas, lingva diskriminacio ekzistas kaj ni devas zorgi pri tiu. En la 31-a de januaro 2024, Francis … Daŭrigi legi Interveno de UEA en la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN

Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de Internacia Virina Tago, 8 marto 2024

Okaze de tiu ĉi Internacia Virina Tago, 8 marto 2024, la Esperanto-komunumo solidariĝas kun la virinoj de la mondo, emfazante la gravecon de genra egaleco, inkluzive la rajton de ĉiuj virinoj kundividi la politikan, ekonomian kaj kulturan bonfarton de la socio. Por plene partopreni, virinoj devas havi plenan aliron al lingvaj rimedoj same kiel viroj, … Daŭrigi legi Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de Internacia Virina Tago, 8 marto 2024

Unesko-Kuriero julio-septembro 2023

La tria numero de Unesko-Kuriero por la jaro 2023 estas disponebla en Esperanto. Legu, pripensu kaj diskutu la temojn! La voko de la arbaro La arbaro de la Kongobaseno, fragila trezoro Lerni inter arboj en Danio Robert Pogue Harrison: “Ekzistas fundamenta kunligiteco inter poezio kaj arbaroj” Ĉinaj “ĉielaj dolinoj” vokas nin al nekonata mondo Papua … Daŭrigi legi Unesko-Kuriero julio-septembro 2023

Informilo de la oficejo de Universala Esperanto-Asocio por rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj

Numero 68, januaro-februaro 2024 . Kunvenoj en Tanzanio kaj Burundo pretigas la kongreson de 2024 en Afriko. . Multlingva eduko estas esenca, UEA deklaras. . Hungario: Impona Esperanto-historio. . Ĉinio: Esperanto-Muzeo kaj Biblioteko festis dek jarojn . Neniam plu: Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de Memoro de la Viktimoj de la … Daŭrigi legi Informilo de la oficejo de Universala Esperanto-Asocio por rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj

Neniam plu: Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de Memoro de la Viktimoj de la Holokaŭsto, la 27-a de januaro 2024

Ĉiujare, la 27-a de januaro estas rekonata tra la mondo kiel Holokaŭsta Memortago, memorigata de Unuiĝintaj Nacioj kiel tago de speciala observo.  Universala Esperanto-Asocio ligiĝas kun Unuiĝintaj Nacioj en notado de tiu memortago kaj funebrado de la viktimoj de la Holokaŭsto. Ĉirkaŭ ses milionoj da judoj, ĝis duonmiliono da romaoj, kaj enormaj nombroj da handikapitoj, … Daŭrigi legi Neniam plu: Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de Memoro de la Viktimoj de la Holokaŭsto, la 27-a de januaro 2024

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2024

Edukado, kaj la transdono de scio, riĉigas la homan socion laŭ amaso da manieroj, ekde individua bonfarto kaj civitaneco, ĝis ekonomia kresko, redukto de malegaleco kaj socia unuiĝo. Ĝi permesas al homoj kompreni sian kulturon kaj plene partopreni, ekonomie kaj politike, en socio. Per edukado por ĉiuj, oni realigas aspirojn kaj trovas vojojn por vivi … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2024

Homa Solidareco por Homaj Rajtoj

La 20a de decembro estas la Internacia Tago de Homa Solidareco. Solidareco estas valoro kiu reprezentas la celon konstrui pacajn kaj unuiĝajn komunumojn. Per solidareco ni agnoskas nian reciprokan dependecon kaj konsekvence nian interdependan respondecon. Pro tio, Unuiĝintaj Nacioj proponis solidarecon kiel fundamenta valoro en internaciaj rilatoj. Se ni estas unu sola homaro kaj vivas … Daŭrigi legi Homa Solidareco por Homaj Rajtoj

Zamenhof-tago kaj homaj rajtoj

Antaŭ 164 jaroj, en 1859, naskiĝis L. L. Zamenhof, iniciatinto de Esperanto, la internacia lingvo por interkompreniĝo kaj estimo inter popoloj. En tiu dato, ni festas la Tago de Esperanta Libro por rekoni la fenomenon de esperanta literaturo kaj kulturo. Ekde la komenco, Zamenhof alligis la ideon de internacia lingvo al strebado por paco kaj … Daŭrigi legi Zamenhof-tago kaj homaj rajtoj