La 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) oficiale malfermiĝis la 17-an de julio. La virtuala kongresejo tamen jam estis alirebla ekde la 16-a de julio: vk.retevent.com (por eniri la virtualan kongresejon necesas esti aliĝinto de la 2-a VK kaj aliĝi eblas per vk.esperanto.net; novaj aliĝintoj aŭtomate ricevos pasvorton per sia registrita retadreso). La filmoj Varsovio cent jarojn poste (1987) kaj La … Daŭrigi legi La 2-a Virtuala Kongreso malfermiĝis kun bunta programo kaj salutletero de Unesko
La 20-aj: Ĉu vere la plej bonaj aĝoj?
La dua numero de Unesko-Kuriero por la jaro 2021 estas disponebla en Esperanto. Juneco povas esti ekscita kaj amuza, sed ĝi ĉiam estas malfacila: fini viajn studojn, trovi laboron, trovi loĝejon – resume, fari la unuajn paŝojn de via cetera vivo. Se ĝi ne estis facila antaŭ la pandemio de KOVIM19, ĝi estas des pli … Daŭrigi legi La 20-aj: Ĉu vere la plej bonaj aĝoj?
Monda Tago de Rifuĝintoj 2021
Universala Esperanto-Asocio (UEA) salutas Unuiĝintajn Naciojn, la Altan Komisionon de UN por Rifuĝintoj kaj speciale ĉiujn rifuĝintojn okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, la 20-an de junio 2021. La tago honoras la forton kaj kuraĝon de rifuĝintoj kaj tiujn kiuj helpas ilin kaj celas publikan konscion kaj subtenon al tiuj homoj, kiuj devis fuĝi … Daŭrigi legi Monda Tago de Rifuĝintoj 2021
Malegaleco venkas denove
En januaro 2021, la Ĝenerala Direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanon Ghebreyesus diris, ke "... la mondo survojas al morala katastrofa fiasko — kaj ĉi tiu fiasko kostos la vivojn kaj vivrimedojn de la plej malriĉaj landoj de la mondo”. Poste en majo li denove atentigis, ke "... la nuntempa vakcina krizo … Daŭrigi legi Malegaleco venkas denove
Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo
Universala Esperanto-Asocio (UEA) salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, la 21-an de majo 2021. La pandemio de KOVIM-19 forte kaj negative efikis sur la kulturan sektoron: aranĝoj nuligitaj, kulturaj organizoj fermitaj, komunumaj kulturaj praktikoj malebligitaj kaj aliaj defioj trafis la loĝantarojn per sociaj, ekonomiaj … Daŭrigi legi Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2021: Familioj kaj novaj teknologioj
Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15-an de majo, 2021. La pandemio de KOVIM-19 metis familiojn kaj familiajn strukturojn en centran lokon dum periodo kiam en multaj landoj persona fizika kontakto estas malhelpata, la klerigado de infanoj estas interrompita, laborkondiĉoj estas renversitaj kaj tro multaj familioj suferas pro malsaniĝo … Daŭrigi legi Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2021: Familioj kaj novaj teknologioj
Senŝtataneco kaj homaj rajtoj
Kio estas senŝtataneco? Nuntempe, milionoj da homoj tra la mondo estas senŝtatuloj. Ili ne estas agnoskitaj kiel nacianoj de iu ŝtato aŭ leĝo. Senŝtataneco estas kelkfoje rigardata kiel nevidebla problemo, ĉar senŝtatuloj ofte restas nevideblaj kaj neaŭdeblaj. Ofte, ili ne rajtas eniri lernejojn, utiligi sanservojn, registrigi sin en laborposteno, havi konton en banko, aĉeti domon … Daŭrigi legi Senŝtataneco kaj homaj rajtoj
Unesko ĝojas pro 5 686 respondoj al enketo en Esperanto: la enketo daŭros ankoraŭ du monatojn
La 3-an de majo, demandite de la 2-a Vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao, la respondeculo ĉe Unesko pri la enketo “Futuroj de Edukado”, S-ino S. Magalage, respondis jene, kopie al la komisiito de UEA pri Konsciigo, Renato Corsetti, mem la iniciatinto kaj tradukinto de la enketo en Esperanton: Kara Trezoro Huang Yinbao,Dankon pro via … Daŭrigi legi Unesko ĝojas pro 5 686 respondoj al enketo en Esperanto: la enketo daŭros ankoraŭ du monatojn
Unuiĝintaj Nacioj kaj Vikipedio por la rajto al sana medio
Vikipedio kaj la Alta Komisiono de UN por Homaj Rajtoj (OHCHR) kunlaboras en konstanta kampanjo pri homaj rajtoj. Temas pri kunlabora devigo por ke pli da homoj aliru homajn rajtojn. La ĉefa celo de la kampanjo estas plivastigi la enhavon de Vikipedio pri tiu temo, ĉar publikaj scioj gravas. Por 2021, la temo de la … Daŭrigi legi Unuiĝintaj Nacioj kaj Vikipedio por la rajto al sana medio
Oceano: Estas tempo por turni la tajdon
La unua numero de Unesko-Kuriero por la jaro 2021 estas disponebla en Esperanto. Malpli ol 22 % de la oceano estas ĝis nun esplorita. Tio estas malmulta, sed sufiĉa por scii, ke ĝi estas minacata de pli-varmiĝo, pli-acidiĝo, kaj poluado. La blankiĝo de koraloj estas unu ekzemplo inter aliaj, de la malbonfartiĝo de la maraj … Daŭrigi legi Oceano: Estas tempo por turni la tajdon